Wilhelm Kienzl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wilhelm Kienzl (* 17-an de januaro 1857 en Waizenkirchen, Supra Aŭstrio; mortis la 3-an de oktobro 1941 en Vieno) estis aŭstra komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Kienzl translokiĝis en 1860 kun sia familio al Graz, sekvis violonlecionojn ĉe Ignaz Uhl samkiel pianolecionojn ĉe Johann Buwa kaj ekde 1872 ĉe lerninto de Chopin, Louis Stanislaus Mortier de Fontaine. Ekde 1874 li studis en Vieno kompozicion ĉe Wilhelm Mayer-Rémy, muzikestetikon ĉe Eduard Hanslick kaj muzikhistorion ĉe Friedrich von Hausegger. En 1876 li daŭrigis sian studon en Prago ĉe Josef Krejčí, poste en 1877 en Lepsiko kaj mallonge ĉe Franz Liszt en Vejmaro. En ĉi tiuj jaroj li komencis vizitadi la festivalojn de Bayreuth, kaj li restis dumvive admiranto de la muziko de Richard Wagner. Tial en 1873 Kienzl fondis kune kun d-ro Friedrich von Hausegger kaj Friedrich Hofmann la "Richard-Wagner-Asocio Graz" (nuntempe: "Aŭstra Richard-Wagner-Societo, sidejo Graz").

Post doktoriĝo li turneis ekde 1879 kiel pianisto kaj dirigento tra tuta Eŭropo. En 1883 li fariĝis direktisto de la Germana Opero en Amsterdamo, sed baldaŭ revenis al Graz, kie li en 1886 transprenis la direktadon de la Stiria Muzik-Asocio kaj taskojn je la konservatorio. Por la sezono 1890-91 Bernhard Pollini dungis lin kiel dirigento ĉe la Urbo-Teatro en Hamburgo, sed jam en januaro 1891 maldungis Kienzl pro kontraŭaj kritikoj (ties posteulo estis Gustav Mahler). Tiu sekve translokiĝis al München. En 1894 li komponis sian trian kaj plej faman operon Der Evangelimann, ties sukceson li ne atingis denove per Don Quixote (1897). Nur Der Kuhreigen (1911) estis relative ofte surscenigita.

En 1917 Kienzl transloĝis al Vieno. Tie en 1919 mortis sia unua edzino, la Wagner-kantistino Lili Hoke, kaj en 1921 li geedziĝis kun Henny Bauer, libretistino de siaj lastaj tri operoj.

En 1920 li komponis la melodion pri poemo verkita de d-ro Karl Renner "Deutschösterreich, du herrliches Land", kiu validis ĝis 1929 kiel neoficiala nacia himno de la Unua Aŭstra Respubliko.

Sub impreso de modernaj muziktendencoj ekde 1926 li ne plu komponis ampleksajn verkojn kaj en 1936 li komplete rezignis la komponadon pro malsano. Li publikis sian membiografion "Meine Lebenswanderung" (Stutgarto 1926). Li estas entombigita sur la Viena centra tombejo.

Krom Engelbert Humperdinck kaj Siegfried Wagner, komponistoj de fabeloperoj, Wilhelm Kienzl estas la plej grava operkomponisto de la romantisma Wagner-sukcedo. La opero Evangelimann, konata pro la ario Selig sind, die Verfolgung leiden, ja enhavas jam elementojn de ekestanta verismo, tamen la talentoj de Kienzl pli prezentiĝas en popolecaj scenoj. Dum la lastaj jaroj ankaŭ lia ampleksa aro de lidkomponaĵoj denove estas respektataj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj:

  • Urvasi op. 20 (1884; UP 1886)
  • Heilmar der Narr op. 40 (1891; UP 1892)
  • Der Evangelimann op. 45 (1894; UP 1895)
  • Don Quixote op. 50 (1897; UP 1898)
  • In Knecht Ruprechts Werkstatt. Kristnaska fabelo op. 75 (1907)
  • Der Kuhreigen op. 85 (1911)
  • Das Testament op. 90 (1916)
  • Hassan der Schwärmer op. 100 (1921; UP 1925)
  • Sanctissimum. Melodrama Alegorio op. 102 (1922: UP 1925)
  • Hans Kipfel. Kantoludo op. 110 (1926)

Melodramoj:

  • Die Brautfahrt op. 9
  • 2 Melodramen op. 97
  • Die Jungfrau und die Nonne op. 98
  • Eine Marienballade von François Villon op. 119

Orkestrokomponaĵoj:

  • Abendstimmungen por arĉorkestro kaj harpo op. 53 (originale por piano je 4 manoj)
  • Simfoniaj variacioj pri la „Straßburglied“ el la opero Der Kuhreigen op. 109a (pianoversio kiel op. 109b)

Ĉambromuzikaĵoj:

  • 3 fantazipecoj por violono kaj piano op. 7
  • Pianotrio f-minora op. 13
  • Arĉkvarteto Nr. 1 bb-minora op. 22
  • Arĉkvarteto Nr. 2 c-minora op. 99
  • Arĉkvarteto Nr. 3 E-maĵora op. 113
  • Waldstimmungen por 4 kornoj op. 108

Piankomponaĵoj:

  • Skizzen op. 3
  • Kahnszene op. 5
  • Bunte Tänze op. 10
  • Aus alten Märchen op. 12
  • Aus meinem Tagebuch op. 15
  • 30 Tanzweisen op. 21 (1881)
  • Scherzo a-minora op. 29
  • Kinderliebe und –leben op. 30
  • Romantische Blätter op. 34
  • Tanzbilder op. 41
  • Daheim! op. 43
  • Dichterreise op. 46
  • Carneval op. 51
  • Bilder aus dem Volksleben op. 52
  • Neue Klavierstücke op. 62
  • O schöne Jugendtage! op. 80
  • 20 Stücke in Ländlerform op. 95

Lidoj:

  • 2 Lidoj op. 1
  • 4 Lidoj op. 2
  • 2 Gedichte (A. Grün) op. 4
  • 9 Lidoj popolecaj op. 6
  • 8 Lidoj pri amo op. 8 (1877)
  • Liebesfrühling. Zyklus (F. Rückert) op. 11
  • Süßes Verzichten. Zyklus op. 16
  • Geliebt-Vergessen. Zyklus op. 18
  • 3 Albumblätter op. 24
  • 3 Lidoj op. 25
  • Abschied op. 27
  • Kuriose Geschichte op. 28
  • 3 Popolkantoj op. 31
  • 3 Lidoj op. 32
  • Frühlingslieder op. 33
  • 2 Lieder aus Osten op. 35
  • po 2 Lidoj op. 37, op. 38, op. 39, op. 42
  • 4 Lidoj op. 44 (1894)
  • 4 japanische Lieder op. 47
  • Bonapartes Heimkehr op. 48 (1896)
  • Waldmeister op. 49
  • 6 Lieder op. 55
  • Verwelkte Rosen op. 56
  • 4 volkstümliche Gesänge op. 57
  • 4 Lieder op. 61
  • Pamphilische Hirtenlieder, 3 Lidoj, op. 66
  • 3 Lidoj op. 69a
  • Moderne Lyrik op. 71
  • Aus Onkels Liedermappe op. 73 (1906)
  • Weihnacht op. 74
  • 5 Lidoj op. 81
  • 5 Lidoj op. 82
  • Ein Weihnachtslied op. 83
  • 3 Duette op. 84
  • Nachsommerblüten op. 87
  • Das Lied vom Weltkrieg op. 91
  • 7 Lidoj op. 94
  • Aus des Volkes Wunderhorn op. 96 (1919)
  • 7 Lidoj op. 106 (1926)
  • 6 Lieder vom Glück op. 111
  • 6 Lidoj op. 114 (1930)
  • 7 Lidoj op. 120
  • 3 Lidoj op. 121
  • 4 Lidoj op. 123

Ĥorkomponaĵoj:

  • 2 Lidoj op. 14
  • 3 Stücke für Männerchor op. 17
  • 3 Lieder für Frauenchor op. 19
  • 5 Tanzweisen für Frauenchor op. 21b
  • Landsknechtlied für Männerchor und Orchester op. 23
  • Zur Trauung op. 26
  • 3 Lieder für Männerchor op. 36
  • 3 Stücke für Männerchor op. 54
  • 5 Lieder für Frauenchor op. 58
  • 6 volkstümliche Lieder op. 59
  • 6 volkstümliche Männerchöre op. 60
  • 5 Lieder für Frauenstimmen und Harfe oder Klavier op. 63
  • Wach‘ auf, mein Volk! für Männerchor und Orchester op. 64
  • Das Volkslied für Männerchor op. 65
  • Fasching für Tenor, Bariton, Bass, Männerchor und Orchester op. 67
  • 4 Lieder für Männerchor op. 68
  • 6 Lieder für Männerchor op. 72
  • 8 Lieder für Frauenchor op. 76
  • 3 Stücke für Männerchor op. 78
  • 2 Geschichtsbilder für Männerchor und Orchester op. 79
  • Deutsche Ritterlieder für Männerchor und Orchester op. 86
  • Das Lied vom Kaiser Arnulf für Männerchor und Orchester op. 88
  • 3 Stücke für Männerchor op. 89
  • Im Schlachtendonner für Männerchor op. 92
  • Ostara für Männerchor und Orchester op. 93
  • Deutsch-Österreich. Nationalhymne op. 101 (1918)
  • 5 Stücke für Männerchor op. 103
  • Arbeiterlied für Männerchor op. 104
  • 4 Lieder für Männerchor op. 105
  • 2 Stücke für Männerchor op. 107
  • 5 Lieder für Männerchor op. 112
  • Spar-Hymne für gemischten Chor und Orchester op. 115
  • Chor der Toten für gemischten Chor und Orchester op. 118

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Wilhelm Kienzl en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko