Wilhelm Lehmann
Wilhelm Lehmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1882 en Venezuelo | ||||
Morto | 17-an de novembro 1968 (86-jaraĝa) en Eckernförde | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Venezuelo vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wilhelm (Heinrich) LEHMANN [vilhelm leman] (naskiĝis la 4-an de majo, 1882, mortis la 17-an de novembro, 1968) estis germana verkisto.
Wilhelm Lehman naskiĝis en Puerto Cabello, Venezuelo. Sian junaĝon li pasigis apud Hamburgo. Studinte en diversaj universitatoj filologion, filozofion kaj botanikon, li laboris kiel instruisto. Kiel verkisto li unue famiĝis per romanoj kaj rakontoj. Plej grandan renomon tamen postlasis liaj naturpoemoj, kiuj esence influis la lirikon tiutempan. Lehmann mortis en Eckernförde, Ŝlesvigo-Holstinio.
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
- Der Bilderstürmer (romano, 1917)
- Die Schmetterlingspuppe (romano, 1918)
- Weingott (romano, 1921)
- Die Hochzeit der Aufrührer (rakontoj, 1934)
- Antwort des Schweigens (poemoj, 1935)
- Der grüne Gott (poemoj, 1942)
- Entzückter Staub (poemoj, 1946)
- Verführerin, Trösterin und andere Erzählungen (rakontoj, 1947)
- Bewegliche Ordnung (eseoj, 1947)
- Überlebender Tag (poemoj, 1954)
- Meine Gedichtbücher (poemoj, 1957)
- Kunst des Gedichts (eseoj, 1961)
- Der Überläufer (romano, 1962)
- Abschiedslust (poemoj, 1962)
- Sichtbare Zeit (poemoj, 1967)