Wilhelm Liebknecht
Vilhelmo LIEBKNECHT (29-a de marto 1826 – 7-a de aŭgusto 1900) estis germana socialdemokrato, unu el la fondintoj de la germana socialdemokrata partio kaj la patro de Karl Liebknecht.
Vivo
Li naskiĝis en Gießen la 29an de marto1826 kiel filo de hesia oficisto. Post la morto de liaj gepatroj en 1832, li estis prizorgata de aliaj familianoj, kaj studis filologion, teologion kaj filozofion en Gießen, Berlino kaj Marburgo.
En februaro 1848 li partoprenis en la revuluciaj eventoj en Francio, kaj poste, en 1849, en la movado de Gustav von Struve. En 1850 li fuĝis al Svisio, kie li renkontiĝis kun Friedrich Engels.
Li mortis la 7an de augusto 1900 en Charlottenburg, apud Berlino; pli ol 150 000 personoj ĉeestis lian funebron.
Verkoj tradukitaj al Esperanto
- Por ataki kaj defendi, tradukis Wieber Nutters, eld. Internacia Socia Revuo