Wilhelm Ostwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Ostwald
Nobel-premiito
Persona informo
Wilhelm Friedrich Ostwald
Naskiĝo la 2-an de septembro 1853
en Rigo, Latvio
Morto la 3-an de aprilo 1932
en Lepsiko, Germanio
Tombo Great Cemetery vd
Etno Germanaj baltoj vd
Lingvoj EsperantoIdogermana vd
Ŝtataneco GermanioRusia Imperio • Gubernio Livonio vd
Alma mater Imperia universitato de Dorpat • Universitato de Tartu • Riga State Gymnasium No.1 vd
Familio
Patro Gottfried Ostwald vd
Patrino Elisabeth Ostwald vd
Gefratoj Eugen Heinrich Ostwald vd
Edz(in)o Flora Helene* Mathilde Ostwald (von Reyher) vd
Infanoj Wolfgang Ostwald • Walter Ostwald vd
Profesio
Okupo kemiistoesperantistoinventisto • universitata instruisto • idistoverkistofizikistofilozofoinstruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en Leipzig vd
Doktoreca konsilisto Carl Schmidt • Arthur von Oettingen vd
Verkado
Verkoj Ostwald process ❦
law of dilution ❦
Ostwald ripening vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm OSTWALD (Vilhelms Ostvalds, naskiĝis la 2-an de septembro 1853 en Rigo, Latvio, mortis la 3-an de aprilo 1932 en Lepsiko) estis germana kemiisto, kiu faris interalie gravan kontribuon al la evoluo de la fizika kemio. En la jaro 1909 li ricevis la nobelpremion pri kemio pro siaj sciencaj laboroj pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido.

Vivo

Wilhelm Ostwald naskiĝis kiel dua filo de barelfaristo en la tiama rusa Rigo (nuntempe Latvio). Liaj prauloj devenis el Hesio kaj Berlino, sed vivis jam de pluraj generacioj kiel german-balta familio en la rusa imperio.

De 1864 ĝis 1871 li vizitis la lernejon kaj fine abiturientiĝis post sep, anstataŭ kutime kvin jaroj.

En 1872 li ekis kemistudojn ĉe la universitato Dorpat (nuntempe Tartu, Estonio), kiun li finis en 1875. Li fariĝis asistanto de Arthur von Oettingen ĉe la fizika instituto, poste de Carl Schmidt ĉe la kemia instituto. En 1877 li verkis sian magister-verkon kaj en 1878 disertacion. En 1880 Ostwald fariĝis privata docento ĉe la kemia instituto.

De 1882 ĝis 1887 Ostwald estis profesoro pri kemio ĉe la riga politekniko (nuntempe Teknika Universitato de Rigo). De 1887 ĝis 1906 li estis profesoro ĉe la universitato Leipzig kaj prelegis pri kemio kaj filozofio.

Post unujara restado en Usono en 1905, kiel unua germana interŝanĝprofesoro (universitato Harvard, MIT) Ostwald emeritiĝis anticipe en 1906 kaj ekloĝis en Grossbothen en la bieno "energio", kiun li aĉetis en 1901. Tie li laboris ĝis sia morto kiel libera esploristo.

Wilhelm Ostwald mortis en 1932 en Leipzig-a malsanulejo kaj estis entombigita en Grossbothen. Ekde 1880 li edziĝis al Helene von Reyher, kun kiu li havis du filinojn kaj tri filojn, inter ili la kemiistoj Wolfgang kaj Walter Ostwald.

Scienca verkaro

En 1888 li publikigis la ostwaldan leĝon pri malkoncentrigo, en 1897 la ostwaldan maturigon. Li ankaŭ starigis la ostwaldan ŝtupregulon kaj la regulon de Ostwald-Volmer. Samtempe li fondis la fizikan kemion kune kun Svante Arrhenius, Jacobus Henricus van't Hoff kaj Walther Nernst.

De 1901 ĝis 1921 Ostwald eldonis la "Analojn de naturfilozofio" ("Annalen der Naturphilosophie", volumoj 12f 1913/14 kaj 1914/17 sub la titolo "Annalen der Natur- und Kulturphilosophie"). La saksa sciencakademio planas projekton pri la ostwalda sciencfilozofio, kiu finiĝos en 2008.

Al Ostwald oni atribuas la ekuzon ĉ. 1900 de la vorto molo, kiun li difinis kiel la molekulmaso de substanco en gramoj. Kurioze, la disvolvo de tiu uzo estis farita por kontraŭi la atomteorion, kiun Ostwald oponis. Li estis unu el la lastaj sciencistoj kontraŭantaj ĝin, ĝis kiam la ekspliko fare de Albert Einstein de la broŭna movado fine konvinkis lin.

Jacobus van't Hoff (maldekstre) kun Wilhelm Ostwald

Aliaj interesoj

Aparte de lia scienca kariero, Ostwald interesiĝis pri multaj aliaj kampoj de scio. Lia verkaro, inklude de liaj filozofiaj verkoj, ampleksas pli ol kvardek mil paĝojn.

Li estis amatora pentristo, kreis siajn proprajn pigmentojn kaj montris intereson pri la teorio de koloroj. Li publikigis kelkajn verkojn pri tiu afero, inter kiuj siajn Malerbriefe (Leteroj al pentristo, 1904) kaj Die Farbenfibel ("Aboco de koloroj", 1916). Lia verko pri teorio de koloroj estis influita de Albert Henry Munsell, kaj siavice influis al Paul Klee kaj membroj de De Stijl, inklude de Piet Mondrian.

Li estis unu el la direktoroj de la Instituto La Ponto en Munkeno.

Intereso en Esperanto kaj aliaj konstruitaj lingvoj

Wilhelm Ostwald apogis la ideon de internacia lingvo ekde ĉ. 1901[1] kaj multe batalis por ĝi. Li unue estis Esperantisto. Post 1907 li apogis la Ido-movadon, al kiu li donis parton de la mono gajnita el la Nobel-premio.

Internacia neŭtrala lingvo estis por Ostwald gravega. En letero de 1906 li skribis, ke li "forlasis la profesorecon kaj ĉiujn oficialajn taskojn" por povi dediĉi siajn tempon kaj energion "por la disvastigo de la ideo de internacia helplingvo"[2] Tiutempe li ankoraŭ favoris Esperanton - en 1906 li prelegis pri "La internacia helplingvo kaj Esperanto"[3]. Jam en 1904 li favoris artefaritan internacian lingvon ĉe lingvista konferenco en Bern[4]. Dum sia restado en Usono kiel interŝanĝa profesoro en 1905 li plu varbis por Esperanto; sekve de lia agado fondiĝis diversaj Esperanto-kluboj (laŭ lia propra informo pli ol cent dum ses semajnoj)[5].

En 1915 Ostwald proponis Weltdeutsch, internacian lingvon surbaze de la germana; li nur skizis kelkajn ecojn de tia lingvo, ekzemple, ke oni skribu 'ts' anstataŭ 'z' aŭ ke oni havu nur unu difinitan artikolon. Supozeble li neniam ellaboris la projekton.

Publikigaĵoj

  • Louis Couturat, O. Jespersen, R. Lorenz, Wilhelm Ostwald kaj L.Pfaundler 1910, "International Language and Science: Considerations on the Introduction of an International Language into Science", Constable and Company Limited, Londono.
  • Ostwald, W., "Grundriss der allgemeinen Chemie". Leipzig, Engelmann, 1900.
  • Ostwald, W., "Grundriss der allgemeinen Chemie". 5th ed. Dresden, Steinkopff, 1917.
  • W. Randag, "Ĉu vi sciis tion pri la Framasonismo?" tradukis "Ostulo" (pseŭdonimo de Ostwald?), 1937.

Citaĵo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Wilhelm OSTWALD, germano, mondfama scienculo. 1859-1932. Kelkan tempon amiko de E, poste fariĝis ĉefa subtenanto, eĉ subvencianto de Ido. En 1916 ellaboris universalan germanan lingvon „Weltdeutsch“. En 1926 skribis pri la bezono ellabori novan int. lingvon. (Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 144.)


Eksteraj ligiloj

Trovu « Wilhelm Ostwald » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Notoj kaj fontoj

  1. Laŭ Günter Anton. L'agado di profesoro Wilhelm Ostwald por la LINGUO INTERNACIONA IDO
  2. En letero al Charles Norton, 30-a de dec. 1906. 'I have given up my professorship and all my official duties and am living as a free lance, spending the better part of my time and energy for the propagation of the idea of the international auxiliary languages.' William James Papers, Houghton Library, Harvard University. Citita laŭ Holt, Niles R., Wilhelm Ostwald's ‘The Bridge’, British Journal for the History of Science, vol. 10, Part 2, no. 35, July 1977, pp. 146-150., piednoto 12.
  3. Laŭ la citita artikolo de Niles Holt, piednoto 12
  4. Laŭ la citita artikolo de Niles Holt
  5. Laŭ la citita artikolo de Günter Anton


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.

Ŝablono:LigoLeginda