Wilhelm Solzbacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm (William) SOLZBACHER (naskiĝis la 1-an de februaro 1907 en Honnef am Rhein, mortis la 27-an de decembro 1991) estis elstara figuro de la internacia kaj precipe usona Esperanto-movado.

Doktoro pri politikaj kaj ekonomiaj sciencoj, lingvisto kun aktiva scio de naŭ kaj pasiva rego de multaj pliaj lingvoj, interpretisto, organizanto de internaciaj kongresoj, ĵurnalisto, verkisto, universitata lekciisto, Solzbacher tra sia vivo aktive membris en tuta aro da sciencaj instancoj kaj akademioj.

Li esperantistiĝis en sia naskiĝlando Germanio en 1921, varbita de Mondjunularo Katolika (MOKA, kies ĉefsekretario li iĝis. Li redaktis ties revuon La Juna Batalanto. En 1933 li devis, pro sia katolika-pacifisma sinteno, forlasi Germanion, por pasigi plurajn jarojn en Belgio, Francio kaj Luksemburgio. Li faris prelegvojaĝojn pri Esperanto en Eŭropo kaj Usono, kie li vivis ekde 1941. Dum pluraj jaroj (ĝis 1953) li estis prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko. Li kunredaktis Amerika Esperantisto, en kiu li publikigis multajn valorajri studojn kaj eseojn pri la lingvo kaj movadhistorio. Li estris la Esperanto-programon, kiun la radiostacio Voĉo de Ameriko eksperimente elsendis en 1960-1961. Solzbacher estis membro de la Akademio de Esperanto ekde 1949. Kiel homo de granda klero, kiel politik-sciencisto kaj sociologo, li kontribuis al la scienca esploro de Esperanto el perspektivo ofte neglektata. Bedaŭrinde, la plimulto de liaj artikoloj ne atingis larĝan publikon. Tragike, ke post la forlaso de la hejmlando, ankaŭ poste en Usono iuj cirkonstancoj (ankoraŭ iom misteraj) de la kontraŭkomunisma febro de makartiismo en la kvindekaj jaroj distancigis lin de la ĉeffluo de la E-movado, kvankam li estis relative ofta gasto en la Universalaj Kongresoj (laste en 1978). Li estis kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto kaj kunaŭtoris lernolibron Esperanto: The World Interlanguage (1948). Solzbacher estis unu el la plej erudiciaj personoj, kiuj iam ajn aktivis por Esperanto.

Enciklopedio de Esperanto (1935) informas pri li:

Citaĵo
 Solzbacher Wilhelm (solcbaĥer), germano d-ro de politikaj kaj ekonomiaj sciencoj, verkisto, ĉefsekr. de MOKA, vivas en Luksemburgo. Nask. 1 febr. 1907 en Honnef a. Rh. Estrarano aŭ komitatano de IKA, Internacio de Militkontraŭuloj, kaj aliaj societoj. Tradukisto kaj estro de la tradukservo en multaj int. kongresoj. Paroladoj en 9 lingvoj en 20 eŭropaj landoj kaj en Ameriko. Verkoj diverslingvaj, i. a. pri Rathenau, 1933. E-isto de 1921, varbita de MOKA. Ekursoj en Honnef, Bonn regule pagita de la urbo), Köln. Depost 1923 estrarano de MOKA, nun ĝia ĉefsekr. kaj red. de „La Juna Batalanto“. Kunlaboris al „Katolika Mondo“. Publikigis centojn da artikoloj kaj raportoj pri E kaj faris multegajn varbparoladojn. Kunlab: de la Enciklopedio. 

Verkoj

  • Esperanto: the world interlanguage (compiled by George Alan Connor; Doris Tappan Connor; William Solzbacher; J. B. Se-Tsien Kao. - New rev. ed. New York, NY [k.a.]: Yoseloff, [1959]. - 245 p.)
  • Esperanto (New York, NY: Funk and Wagnalls, 1959. - p. 142 - 143)
  • Die Katholische Weltjugendliga: eine Denkschrift über Ziel, Aufgaben, Geschichte und Organisation der Liga (Spezialabz. aus "Juventus Catholica" Zug: Rex, Verl. S.K.J.V., [1932]. - 15 p.)
  • La Polineziaj lingvoj - teorioj, faktoj, enigmoj (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: I Filologia : [La junta de gobierno presidida por el Magfco. y Excmo. Sr. Rector, decidió la publicación ... come homenaje al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su ubilación, a los 70 años...] ; p.[697] - 709 : tabeloj, bibliogr. p. 708 - 709)
  • Sociologio de sporto (En: Raportoj kaj kvarlingva sporta terminario; p.63 - 68)

fotoj

En la fotoarkivo de ÖNB foto okaze de radio elsendoj de "Voice of America foto 1 : foto 2 : foto 3