Wilhelm Waiblinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Waiblinger

Wilhelm Friedrich WAIBLINGER [vilhelm VAJblinger] (naskiĝis la 21-an de novembro 1804, mortis la 17-an de januaro 1830) estis germana poeto.

Waiblinger naskiĝis en Heilbronn, Badeno-Vurtembergo. En Tübingen li de 1822 ĝis 1826 studis teologion kaj filologion, amikiĝis inter alie kun Friedrich Hölderlin, Eduard Mörike kaj Gustav Schwab.

En la jaro 1826 li transloĝiĝis al Romo. Tie li kvar jarojn poste mortis pro tuberkulozo.

La verkisto Peter Härtling verkis biografion pri Waiblinger, titolitan Waiblingers Augen (1987).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lieder der Griechen (poemoj, 1823)
  • Phaeton (romano, 1823)
  • Drei Tage in der Unterwelt (Satiro, 1826)
  • Anna Bullen, Königin von England (tragedio, 1829)
  • Taschenbuch aus Italien und Griechenland (1829-30)
  • Friedrich Hölderlins Leben, Dichtung und Wahnsinn (biografio pri Hölderlin, eld. 1831)
  • Gedichte (poemoj eldonitaj de E. Mörike, 1844)