Wilhelm von Hisinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm von Hisinger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1766 (1766-12-23)
en Västmanland
Morto 28-an de junio 1852 (1852-06-28) (85-jaraĝa)
en Skinnskatteberg
Loĝloko Svedio vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Patro Vilhelm Hising vd
Profesio
Okupo fizikistokemiistogeologo • paleontologo • botanikisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm von Hisinger (n. en Västmanland,  Svedio, en la 22-a de decembro 1766 - m. en Skinnskatteberg,  Svedio, en la 28-a de junio 1852) estis sveda kemiisto, geologo kaj mineralogo, kiu pioniris pri elektrolizo, kaj kune kun Jöns Berzelius, malkovris la kemian elementon Cerion. Hisinger apartenis al riĉa familio, proprietularo de erco- kaj ŝton- minejoj, kaj tio permesis al li sin dediĉi al esplorado pri mineralogio, kemio kaj fiziko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li komencis interesiĝi pri kemio dank'al la malkovro de la pilo far Alessandro Volta (1745-1827), kai lia intereso pri elektrokemio lin akompanis la tutan vivon. En 1803, li rimarkis ke, dum la elektrolizaj procedoj, iu determinita substanco ĉiam iris al la sama poluso, kaj tiaj substancoj altiritaj al la sama poluso kundividis enkomunajn proprecojn. Tio signifis ke, almenaŭ kvalita korelativeco ekzistis inter la kemiaj kaj elektrikaj naturoj de la substancoj.

Laborante en apartaj laboratorioj, Martin Heinrich Klaproth en unu, kaj Berzelius, kune kun Hisinger, en alia, malkovris la kemian elementon Cerion, kies nomo estas omaĝo al la ĵus malkovrita asteroido Cereso. Malkovrita preskaŭ samtempe en du laboratorioj, pli malfrue oni konstatis ke la elemento trovita de Berzelius kaj Hisinger estis, verdire, ia miksaĵo de cerio, lantano kaj la tiam konata "didimio", ia kombinaĵo de la elementoj prazeodimo kaj neodimo.

En 1804, Hisinger elektiĝis membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. La mineralo "hisingerito", kies formulo estas Fe3+2Si2O5(OH)4 ·2H2O[1], ricevis tian nomon liaomaĝe. Estas ankaŭ la "aluminia hisingerito", kie unu el la feratomoj anstataŭiĝas de aluminio. Tria omaĝo estas la Monto Hisingerfjellet, en la Insularo Svalbard.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Samling till en minerographie öfver Sverige (I, 1790)
  • Samling till en mineralogisk geographie öfver Sverige (1808)
  • Afhandlingar i physik, chemie och mineralogie (sex band, utgiven tillsammans med Berzelius m.fl., 1806-18)
  • Anteckningar i physik och geognosie under resor i Sverige och Norge (1819-39)
  • Esquisse d’un tableau des pétrifications de la Suède (1829; ny upplaga 1831)
  • Geognostisk karta öfver medlersta och södra delarne af Sverige (1832)
  • Handbok för mineraloger under resor i Sverige (1843)
  • Icones petrificatorum Sueciæ, I (1835)
  • Lethæa suecica seu petrificata Sueciæ iconibus et characteribus illustrata (med två supplement, 1837-41).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Handbook of Mineralogy. Arkivita el la originalo je 2016-04-02. Alirita 2014-08-28.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj