Wilhelm von Humboldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
WilhelmvonHumboldt.jpg

Friedrich Wilhelm Christian Carl Ferdinand von HUMBOLDT [vilhelm fon humbolt] (naskiĝis la 22-an de junio, 1767, mortis la 8-an de aprilo, 1835) estis germana sciencisto kaj politikisto.

Friedrich Wilhelm Christian Karl Ferdinand Freiherr von Humboldt naskiĝis en Potsdam. Lia patro, prusa oficiro, mortis tute neatendite en la jaro 1779. Wilhelm kune kun sia frato Alexander estis edukitaj de privataj instruistoj, el kiuj menciindas la verkisto Joachim Heinrich Campe.

En la jaro 1787 ambaŭ fratoj ekstudis en la universitato de Frankfurto ĉe Odro kaj unu jaron poste ili daŭrigis siajn studojn en Göttingen. Wilhelm von Humboldt tie studis klasikan filologion kaj natursciencon (ĉe Georg Christoph Lichtenberg), li okupiĝis pri la verkoj de Immanuel Kant, amikiĝis kun August Wilhelm Schlegel kaj Friedrich Heinrich Jacobi. En aŭgusto 1789 li kune kun Joachim Heinrich Campe vojaĝis al la revolucia Parizo, al Rejnlando kaj Svislando.

En januaro 1790 Wilhelm von Humboldt fariĝis prusa ŝtatoficisto, sed en majo 1791 li forlasis tiun ĉi postenon kaj en junio li edziĝis. La sekvajn jarojn li pasigis en la bienoj de sia bo-familio en Turingio. Li konatiĝis kun Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich von Schiller, kaj en la jaro 1794 li transloĝiĝis al Jena, kie li aktive/kritike subtenis Goethe kaj Schiller. Kune kun sia frato Alexander kaj kun Goethe li vizitis prelegojn pri kompara anatomio.

Ekde novembro 1797 li kun sia familio vivis en Parizo. Li planis daŭrigi siajn studojn kaj observi la socian evoluon en Francio. De tie li faris du grandajn vojaĝojn: De novembro 1799 ĝis aprilo 1800 al Hispanio kaj en printempo 1801 al Eŭskio. La eŭska lingvo kaptis lian atenton kaj interesigis lin pri lingvistiko.

De 1802 ĝis 1808 Wilhelm von Humboldt reprezentis Prusujon ĉe la Sankta Seĝo en Romo. Li tiutempe okupiĝis krom pri la eŭska lingvo ankaŭ pri indianaj lingvoj kaj pri la tradukado el la greka lingvo. En februaro 1809 li – reveninte al Germanio – fariĝis sekciestro pri kulturo kaj edukado en la ministerio pri internaj aferoj en Berlino. Dum lia oficoperiodo estiĝis novspeca eduksistemo, kiu havis la celon, ebligi al anoj de ĉiuj sociaj tavoloj pli bonajn ŝancojn de kleriĝo.

La malfermon de la universitato en oktobro 1810 li tamen ne plu spertis en Berlino: Post kvereloj li forlasis sian postenon en la somero 1810 kaj en 1811 li kiel prusa sendito transloĝiĝis al Vieno. Tie li esence kontribuis al la aliĝo de Aŭstrio al la koalicio kontraŭ Napoleono la 1-a de Francio. Li kiel dua komisiito de Prusujo partoprenis la debatojn pri la unua kaj dua Pariza packontrakto kaj la Vienan Kongreson, kie li sukcese pledis por la rajtoj de la judaj civitanoj kaj sensukcese pledis por liberala konstitucio por la Germana Federacio.

De 1815 ĝis 1819 li sinsekve fariĝis prusa komisiito de la Federacia Parlamento en Frankfurto ĉe Majno, prezidanto de komisiono pri impostoreformo kaj prusa sendito en Londono. En la jaro 1819 li kiel ministro pri sociaj rangoj revenis al Berlino. Pro sia rezisto kontraŭ la Rezolucioj de Karlsbad kaj pro sia provo, akiri liberalan konstitucion pro Prusujo, li fine de la jaro 1819 perdis ĉiujn postenojn.

La lastajn jarojn de sia vivo Wilhelm von Humboldt dediĉis al sciencaj studoj. Li mortis en 1835 en Tegel apud Berlino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]