Wilhelma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enireja paviljono de Wilhelma
Manĝigo de la otarioj (marleonoj)

Wilhelma estas la nomo de la zoologia-botanika ĝardeno en Stuttgart (Stutgarto), Germanujo, kiu estas konata pro sia plenkreskigodomo por idoj de homedoj („homsimioj“), kiujn ties patrinoj en iuj zooj de Eŭropo rifuzis akcepti.

La zoologia-botanika ĝardeno Wilhelma troviĝas en historiisma kastelparko samnoma, el la jaro 1846, en la urboparto Bad Cannstatt, kiun oni transformis kaj kompletigis por la bezonoj de la zoo kaj botanika ĝardeno. La ideon, uzi la historian parkon por zoo, iniciatis la stutgarta ĝardenisto kaj aŭtoro Albert Schöchle, kiu ankaŭ iniciatis la ĝardenon Blühendes Barock (Floranta baroko) en Ludwigsburg kaj fariĝis la unua direktoro de la zoo.

Wilhelma montras sur proksimume 30 hektaroj ĉirkaŭ 8.900 bestojn el la tuta mondo kaj kun siaj preskaŭ 1.100 specioj ĝi estas la dua plej speciriĉa zoo de Germanujo, post la Zoologia ĝardeno de Berlino. Krome Wilhelma prezentas ĉirkau 5.800 plantospeciojn el ĉiuj klimatozonoj de la Tero.

Pli ol du milionoj da gastoj jare vizitas la zoologia-botanikan ĝardenon Wilhelma[1] kaj en la jaro 2010 Wilhelma estis la dua plej populara vizitindaĵo de Baden-Virtembergo[2].

Notoj, referencoj

  1. Laŭ ties statistiko por la jaro 2007.
  2. Laŭ statistiko de la regiona radio/televid-stacio SWR.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 48° 48′ 19″ N 9° 12′ 11″ O / 48.80528 °N, 9.20306 °O / 48.80528; 9.20306 (mapo)