Wilhelmshaven estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio estas parto de la regiono Oldenburgio. De 1853 ĝis 1937 ĝi apartenis parte al Prusio kaj estis ties milithaveno. La nomo rememoras al la prusa reĝo Vilhelmo la Ia.
Hodiaŭ Wilhelmshaven estas la plej grava naftohaveno de Germanio kies kapacito estas aktuale grandigata kaj diversigata. Avantaĝo de la geografia situacio de la urbo estas tre granda daŭra akvoprofundo kiu estas natura fenomeno kaj kiu ebligas grandajn ŝipojn ĝis 250.000 kruda tonelaro aŭ pli uzi la havenon.
Komence de la jaro 2008 la komunumo havis ĉirkaŭ 82.000 loĝantojn. La urbo konstante malkreskas; antaū dudek jaroj loĝis pli ol 100.000 homoj en ĝi. La urbo havas fakan altlernejon kaj allogas turistojn pro la malnovaj havenkonstruaĵoj.
Esperanto-movado [redakti]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Wilhelmshaven" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |