Willem Drees

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Willem Drees
Willem Drees en 1951

Willem DREES (naskiĝis la 5-an de julio 1886 en Amsterdamo, mortis la 14-an de majo 1988 en Den Haag) estis ĉefministro de Nederlando por la PvdA (Laborista Partio). Kekfoje oni konsideras lin unu el la plej gravaj postmilitaj nederlandaj politikistoj. Sub lia gvido okazis la senkoloniigo kaj la post-militaj rekonstruado de Nederlando. Drees estis konvinkita social-demokrato, sed tamen tre pragmata ('ne ĉio eblas, kaj certe ne ĉio samtempe').

Drees estis estro de kvar sinsekvaj kabinetoj:

  • 19481951, partioj: KVP, PVDA, CHU, VVD
  • 19511952, partioj: PvdA, KVP, CHU, VVD
  • 19521956, partioj: KVP, PvdA, ARP, CHU
  • 19561958, partioj: PvdA, KVP, ARP, CHU

Drees estis tre populara kaj konata kiel vadertje (paĉjo) Drees. Li estis la iniciatinto de diversaj socialaj leĝoj. Kiel ministro de Socialaj Aferoj li jam en 1947 metis la bazon por la Noodwet Ouderdomsvoorziening (Provizora Leĝo Maljunaĝaranĝo), la fundamento por socialaj leĝoj. Drees estis la enkondukinto de la Algemene Ouderdoms Wet (Ĝenerala Maljunaĝa Leĝo) (AOW). Ĉiu Nederlandano, kiu pagis la devigan premiumon al la fisko, rajtas havi monatan AOW-pagon, kiam li aŭ ŝi atingas la aĝon de 65.

Dum la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento Drees rompis kun sia partio, la PvdA, pro malkontento pri la politika direkto.

Drees fariĝis honora doktoro de la Nederlandse Economische Hogeschool (Nederlanda Ekonomika Altlernejo) en Roterdamo je la 8-a de novembro 1948 kaj de la Universitato de Maryland (Usono) en 1952.

Drees estis honora membro de UEA. Li faris malferman paroladon (en Esperanto) dum la 39-a UK (1954) en Haarlem (Nederlando).

Faces-nevit.svg Trovu « Willem Drees » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»