Willem Frederik Hermans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Willem Frederik Hermans en 1986

Willem Frederik HERMANS (1-a de septembro 1921 - 27-a de aprilo 1995) estis nederlanda verkisto. Li estis unu el la tri plej gravaj postmilitaj verkistoj en Nederlando kune kun Harry Mulisch kaj Gerard Reve.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Willem Frederik Hermans naskiĝis en Amsterdam je la 1-a de septembro 1921. Li studis ekde septembro 1940 socian geografion ĉe la Universitato de Amsterdam, sed transiris al fizika geografio. En 1953 li eklaboris ĉe la Regna Universitato de Groningen, unue kiel asistento kaj poste kiel lektoro pri fisika geografio. Hermans doktoriĝis en 1955 che la Universitato de Amsterdam pri franclingvo tezo pri tertavoloj en areo en Luksemburgio.

En Groningen Hermans propradire daŭre kontraŭiĝis de siaj samfakuloj. Oni ne donis al li la laboratorion kiun li demandis, dum jaroj li nur rajtis instrui unuajarajn studentojn, kaj ne povis esplori enkampe. Siaj kontraŭuloj diris ke li mulmulte vizitis la instituton kaj ofte forestis dum li devis lekcii.
Post akuzoj ke li donis ĉiun sian tempon al verkado kaj ne al sia vera laboro, komisio establiĝis. Tiu konkludis ke la akuzoj estis plejparte senbazaj. Je la 1-a de septembro 1973 Hermans honore maldungiĝis, kaj ekloĝis en Parizo kiel plentempa verkisto. En la apenaŭ kaŝita ŝlosilromano Onder professoren [Inter profesoroj] li sin venĝis sur siaj kontraŭuloj kaj la akademia medio kiu lin forpelis.

Post la milito Hermans kunlaboris en diversaj literaturaj revuoj. En 1952 li ekprocesiĝis pro tekstparto en Ik heb altijd gelijk, kiun oni konsideris ofendeca por katolikoj. Li absolviĝis.
Hermans enkondukis la filosofon Ludwig Wittgenstein al la granda publiko; li tradukis ties Tractatus logico-philosophicus. En 1971 oni al li aljuĝis la P.C.Hooft-premion, sed li rifuzis ĝin.

Hermans estis sufiĉe malsocietema. La titolo de unu el siaj romanoj, Ik heb altijd gelijk [Mi ĉiam pravas] certe ankaŭ aplikis al li persone, kaj li akre (sed lerte kaj por nekoncernitoj amuze) kritikis siajn kontraŭulojn. Tamen en persona vivo li povis esti tre kora.

Lia verkaro konsistas el romanoj, rakontoj, eseoj kaj filosofiaj kaj sciencaj verkoj. Li ankaŭ fotis kaj faris glubildojn. Lia stilo estas ekzistadista kaj angora, kun mallongaj kaj trafaj frazoj. Li influiĝis de la 2-a Mondmilito kaj la germana okupado de Nederlando, kiu estas la sceno por liaj pli longaj romanoj De tranen der acacia's [La larmoj de la akacioj] kaj De donkere kamer van Damokles [La senluma ĉambro de Damoklo].

Hermans mortis la 27-an de aprilo 1995.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Moedwil en misverstand (rakontoj, 1948)
  • De tranen der acacia's (romano, 1949)
  • Ik heb altijd gelijk (romano, 1951)
  • Paranoia (rakontoj, 1953)
  • De God Denkbaar Denkbaar De God (romano, 1956)
  • Drie melodrama's (romano/rakontoj, 1957)
  • Een landingspoging op Newfoundland (rakontoj, 1957)
  • De donkere kamer van Damokles (romano, 1958)
  • Nooit meer slapen (romano, 1966)
  • Een wonderkind of een total loss (rakontoj, 1967)
  • Herinneringen van een engelbewaarder (romano, 1971)
  • Het evangelie van O. Dapper Dapper (romano, 1973)
  • Onder professoren (romano, 1975)
  • Filip's sonatine (rakonto, 1980)
  • Uit talloos veel miljoenen (romano, 1981)
  • Geijerstein's dynamiek (rakonto, 1982)
  • De zegelring (rakonto, 1984)
  • Een heilige van de horlogerie (romano, 1987)
  • Au pair (romano, 1989)
  • De laatste roker (rakontoj, 1991)
  • In de mist van het schimmenrijk (rakonto, 1993)
  • Ruisend gruis (romano, publikigita postmorte 1995)

Neniuj verkoj de Hermans tradukiĝis en Esperanto.