Willem Verloren van Themaat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem Verloren van Themaat
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1931 (1931-08-19)
en Nimego
Morto 6-an de decembro 1996 (1996-12-06) (65-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Reep verLoren van Themaat
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto • lingvistoverkisto
vdr

Willem VERLOREN van THEMAAT (19316-a de decembro 1996 en Amsterdamo). Studinte Esperanton ĉe Sigismundo Pragano en la Amsterdama Universitato (1955-59), li doktoriĝis pri matematiko, fako pri kiu li estis delegito ekde 1961; en 1993 lia delegiteco ŝanĝiĝis al interlingvistika kaj Amsterdama. Li regule membris en Societo Zamenhof.

Profesie esploristo pri scienco, Verloren van Themaat vaste artikolis en sciencaj revuoj ekstermovadaj kaj en E-periodaĵoj, precipe pri temoj sciencfilozofiaj, interlingvistikaj kaj literaturaj. Li kun-iniciatis kun H. Tonkin la inkluzivigon de Esperanto-rilataj eroj en la Bibliografion de la usona Asocio pri Modernaj Lingvoj.

El liaj grandnombraj verkoj elstaras La Akvariinfanoj (1976), romano pri ekstertera vivtenado de fetoj, la studo La Vicordo de la Frazelementoj en Esperanto (1973), la eseo Esperanto: Ideologio kaj Kulturo (1996), la traduko de Tiele Parolis Zaratuŝtra de Nietzsche (1977, el la germana) kaj de parto de la poezia Nederlanda Antologio, kies precipa kunredaktoro li estis (1987).

Li opiniis aparte pluginda kampo la tradukadon de originalaj Esperantaj literaturaĵoj: aperis liaj nederlandigoj de La Infana Raso de William Auld (Het Kinderras, 1982) kaj de 16 poemoj en la antologio Zeg, Luister Eens (1981); lia bibliografio de Esperantaj beletraĵoj tradukitaj en aliajn lingvojn aperis ĉe UEA.

Aktiva en Esperantlingva Verkista Asocio, en la lastaj ses jaroj li servis kiel ties sekretario. La asocio Esperanto Nederland, kies rebat-servon li estris, fondis la omaĝan premion Verloren van Themaat, donotan ĉiujare al la esperantisto kiu atingis plej trafan prezenton de Esperanto en amaskomunikiloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Nekrologo en la revuo Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.meeuw.org/bibliografio/8/verloren.html

https://www.tijdschrift-filter.nl/webfilter/vrijdag-vertaaldag/2018/week-31-jan-gielkens/ (nederlanda paĝo)