Willi Bredel
El Vikipedio
Willi Bredel (naskiĝis la 2-an de majo 1901 en Hamburgo; mortis la 27-an de oktobro 1964 en Orienta Berlino) estis germanlingva verkisto kaj prezidanto de la Germana Akademio de Artoj (Deutsche Akademie der Künste) en GDR. Li apartenis al la pioniroj de la socialisma-realisma literaturo.
Lia unua germanlingva romano Maschinenfabrik N&K de 1930 je la titolo Maŝinfabriko N&K en 1932 aperis ankaŭ en Esperanto. La eldonon realigis la Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO).