Willi Forst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Willi Forst (naskiĝinta la 7-an de aprilo 1903 en Vieno; mortinta la 11-an de aŭgusto 1980 samurbe; vere Wilhelm Anton Frohs) estis aŭstra aktoro, scenaristo, reĝisoro, produktisto kaj kantisto. Kiel aktoro li estis publikofavorato, kiel reĝisoro unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la muzikaj-komediaj vienfilmoj de la 1930-aj jaroj. Multaj sondiskoj ekestis inter alie de ĉarmaj vienaj kanzonoj por la diskeldonejo Odeon de la Carl Lindström AG ekde meze de la 1930-aj jaroj. En 1933 li verkis kiel reĝisoro kaj scenaristo sian unuan filmon Leise flehen meine Lieder, kiu fariĝis granda sukceso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]