William Louis Abbott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Louis Abbott
Persona informo
William Louis Abbott
Naskiĝo 23-an de februaro 1860 (1860-02-23)
en Filadelfio
Morto 2-an de aprilo 1936 (1936-04-02) (76-jaraĝa)
en Marilando
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Perelman School of Medicine at the University of Pennsylvania • Universitato de Pensilvanio vd
Profesio
Okupo esploristo • ornitologo • zoologokuracisto • botanika kolektisto • scienca kolektisto vd
Laborkampo ornitologioplantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Louis Abbott (23a Februaro 1860 – 2a Aprilo 1936) estis usona kuracisto, esploristo, ornitologo kaj naturalisto. Li elstaras pro siaj mirindaj kolektoj de biologiaj specimenoj kaj etnologiaj objektoj el la tuta mondo, ĉefe el la Malajzia Insularo, same kiel pro sia financa elteno al la kolektaj ekspedicioj de la Usona Nacia Muzeo.

Abbot naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio.[1] Li akiris beletran bakalaŭron ĉe la Universitato de Pensilvanio en 1881 antaŭ studi medicinon tie, gradiĝante en 1884 kaj sekve farante postgradajn studojn en Anglio, akirante licencion el la Royal College of Physicians (kuracistoj) kaj el la Royal College of Surgeons of England (kirurgoj). En 1886 li ricevis gravan heredon, kaj ĉesis la formalan praktikon de la medicino, kaj dediĉis sin al esplorado kaj kolektado.[2]

Esplorado kaj kolektaj ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

Veturoj por esplorado kaj kolektado faritaj de Abbott estis la jenaj:[2]

Postkariero[redakti | redakti fonton]

En 1923, Abbott retiriĝis el aktiva kampoverko sed pluhavigis financon al kelkaj okazoj por la Usona Nacia Muzeo por aliaj kolektaj ekspedicioj.

Li mortiĝis ĉe sia farmo ĉe rivero Elk en Marilando pro kormalsano post longa malsano, lasante siajn librojn, paperojn kaj 20% el sia bieno al la Smithsonian Institution.[2] Je la epoko de sia morto li estis la plej granda unuopula kontribuanto al la kolektoj de la muzeo.[4] La nomo de Abbott estas rememorata en la nomoj de nombraj animalaj taksonoj, kiaj tiuj de la Abota krestolacerto (Gonocephalus abbotti), Abota geko (Phelsuma abbotti), Abota naivulo (Papasula abbotti), Abota sturno (Cinnyricinclus femoralis), Abota koraceno (Coracina abbotti), Sovimanga nektarinio (Cinnyris sovimanga abbotti) kaj la Abota cefalofo (Cephalophus spadix). Planto nome kiel li estas la Cyathea abbottii, arbo-filiko indiĝena de Hispaniolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Louis Abbott Papers. Record Unit 7117, Abbott, William Louis, 1860-1936. Smithsonian Institution Archives. Alirita 28a de Marto 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Boruchoff, Judith. (1986). Register to the William Louis Abbott Collection. National Anthropological Archives, Smithsonian Institution: Washington.[1] Arkivigite je 2012-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 Aluka: Dr William Louis Abbott[rompita ligilo]
  4. Taylor, Paul Michael. (1985). The Indonesian collections of William Louis Abbott (1860-1936):invitation to a research resource at the Smithsonian Institution. Museum Anthropology 9(2):5-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]