William Aberhart
William ABERHART (n. la 30-an de decembro 1878 - m. la 23-an de majo 1943), ankaŭ kromnomita Bible Bill pro siaj religiaj predikoj, estis kanada politikisto, kiu fariĝis la ĉefministro de Alberto inter 1935 kaj 1943. Li fondis la partion de la Sociala Kredito de Alberto, kiu proponis ĉiumonatan mondonadon al ĉiu alberta civitano por solvi la grandan ekonomian depresion de la 1930-aj jaroj.
Ĉefministroj de Alberto | |
---|---|
Rutherford | Sifton | Stewart | Greenfield | Brownlee | Reid | Aberhart | Manning | Strom | Lougheed | Getty | Klein | Stelmach | Redford |