William Adolphe Bouguereau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memportreto de 1886

William Adolphe Bouguereau [vijɑ̃ adɔlf buɡø'ʁo] (ankaŭ Adolphe-William Bouguereau; naskiĝis la 30-an de novembro 1825 en La Rochelle; mortis la 19-an de aŭgusto 1905 samloke) estis franca pentristo de la 19-a jarcento. Li studis en la Nacia Altlernejo pri Belaj Artoj de Parizo (École nationale supérieure des beaŭ-arts de Paris) kaj konsideratas majstro de la pentraj skoloj akademisma klasikismo kaj klasikisma realismo.

Jen kelkaj ekzemplaj bildoj

Disĉiploj

Bouguereau instruis en la arta altlernejo Académie Julian, inter liaj disĉiploj estis Henri Matisse, kiu poste kiel instruisto en la propra Académie Matisse engaĝiĝis pri arta fundamenta eduko orientiĝanta je la klasika epoko. Pliaj disĉiploj estis:

  • Georges Henri Ballot (1866–1942)
  • Charles Assezat de Bouteyre (1864–1942)
  • Marcel Canet (1875–1958)
  • Alfred Delobbe (1835–1920)
  • Emilie Desjeux (1861–1957)
  • Alphonse Etienne Nasreddine Dinet' (1861–1929)
  • Othon Friesz (1879–1949)
  • Elizabeth Jane Gardner (1837–1922) – ŝi en 1896 iĝis edzino de la instruisto Bouguereau
  • Gustave Lemaître (1862–1920)
  • Jean-Louis Paguenaud (1876–1952)
  • Elie Anatole Pavil (1873–1948)
  • Alphonse Pellet (1853-1926)
  • Gaston Renault (1851–1933)
  • Henri Le Riche (naskiĝis en 1868 en Grenoble; mortis en 1944 en Neuilly-sur-Seine)
  • Jacques Simon (1875–1965)
  • André Suréda (1872–1930)
  • Edmund Tull (1870–1911)

Literaturo

  • Friedrich Gross: Verkünderin der Schönheit ("mesaĝistino pri la beleco"), en: Eva und die Zukunft ("Eva kaj la estonteco"), Ausstellungskatalog (ekspozicia katalogo), Hamburgo 1986, paĝoj 97–98.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara