William Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Bailey
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1866 (1866-12-24)
Morto 5-an de aŭgusto 1946 (1946-08-05) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

William BAILEY [bejli] (naskita la 24-an de decembro 1866 en Manĉestro; mortinta la 5-an de aŭgusto 1946 en Dyserth[1]) estis angla esperantisto, muzikisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Bailey esperantistiĝis en 1905 kaj de tiam li kunlaboris en la periodaĵoj The British Esperantist, La Esperanta Instruisto, Esperanto Monthly kaj Literaturo. Li profunde studis la verkojn de L.L. Zamenhof kaj ĝisoste sekvis ilin. Li estis "vivanta konkordanco" al la Zamenhofa verkaro.

Vortaraj laboroj[redakti | redakti fonton]

Li kunlaboris en la Esperanta-Angla vortaro de Edward Alfred Millidge (1912, 1922, 1924, 1931, 1942) kaj en la kontrolado de la tradukoj de l' esperanta, t.n. "Londona Biblio" (1926). En 1938 li kun J.R.G. Isbrücker prezentis provon de esperantaj difinoj de la Vortaro Oficiala, kiu atingis tamen nur literon A.[2]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Progresado kaj la Pasinteco
  • Anna W. Mills: Penspotenco (Eastbourne, - 44 p.)
  • Upton Sinclair: Petrolo! (London: Esperanto Publ. Co., 1936)
  • J. Vezey Strong: Civitano William Penn (London: Societo por Mondamikiĝo, 1911. - 12 p.)
  • Giuseppe Verdi: Facilanimaj estas virinoj (La donna è mobile - el la opero Rigoletto. - En: Kantu ni!)
  • George Frederick Wates: De tutmonda perforto al tutmonda frateco (London: Esperanto Publ. Co., 1938. - 119 p.)
  • George Frederick Wates: Progresado kaj la Pasinteco: ekrigardo tra la tempaĝoj (London, Esperanto Publ. Co., 1936. - X, 152 p.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Brita Esperantisto (septembro/oktobro 1946, paĝo 181): tie estas skribite "80-jara", sed sur paĝo 187 de la sekva numero estas skribite "En la 80a jaro falis sur lin la dormo"
  2. Difinoj de vortelementoj. Publika propono. En: “Heroldo de Esperanto” n-roj 9 (965) - 11 (967) kaj 24 (1029) – 29 (1034). Scheveningen, “Heroldo de Esperanto”, 1938 kaj 1939. Difinoj en Esperanto de oficialaj radikoj el “Universala Vortaro” kaj la unuaj ses “Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro” (nur radikoj komenciĝantaj per litero A, pli ne aperinta.