William Blackstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Blackstone
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1723 (1723-07-10)
en Cheapside
Morto 14-an de februaro 1780 (1780-02-14) (56-jaraĝa)
en Wallingford
Tombo St Peter's Church, Wallingford vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Lincoln's Inn Fields vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Kolegio Pembroke • Charterhouse School vd
Partio Tories vd
Subskribo William Blackstone
Profesio
Okupo juĝisto • pledadvokato • universitata instruisto • politikistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Komentoj pri la Leĝoj de Anglio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir William BLACKSTONE (10a de Julio 1723 – 14a de Februaro 1780) estis angla juristo, juĝisto kaj dekstrema "tory" politikisto de la 18-a jarcento. Li estis fama ĉefe pro la verkado de Commentaries on the Laws of England (Komentaroj (aŭ komentario) pri la leĝoj de Anglio). Naskiĝinta en mez-klasa familio en Londono, Blackstone estis edukita en la Charterhouse School antaŭ matrikuliĝi en la Pembroke College, Oksfordo, en 1738. Tie li studis juron kaj okupis diversajn postenojn en la kariero de juraj studentoj. Post mallonga ekkariero kiel advokato, Blackstone ege implikiĝis en universitata administrado, kaj iĝis kasisto, trezoristo kaj administristo la 28an de Novembro 1746 kaj Senior Bursar (veterana administristo) en 1750. Blackstone estas konsiderata responsa pri la kompletigo de la Biblioteko Codrington kaj de la konstruaĵo Warton, kaj pri la simpligo de la kompleksa trezorsistemon uzitan de la "college". La 3an de Julio 1753 li formale lasis sian praktikon kiel akvokato kaj anstataŭe eniris en serio de prelegoj pri angla juro, nome la unua kiu faris tion. Tiuj estis tre sukcesaj, kaj havigis al li totalon de 453 pundoj (kio estus 71 000 en 2021), kio rezultis en la publikigo de An Analysis of the Laws of England (Analizo de la leĝoj de Anglio) en 1756, kiu ripete forvendiĝis kaj estis uzita kiel levilo por siaj postaj verkoj.

La 20an de Oktobro 1759 Blackstone estis konfirmita kiel la unua Viner-a Profesoro de Angla Juro, kaj tuj implikiĝis en alia serio de prelegoj kaj en la publikigo de simile sukcesa dua traktaĵo, titolita A Discourse on the Study of the Law (Diskurso pri jurstuso). Profite de sia pliiĝanta famo, li sukcese revenis al la jur-praktikon kaj sukcesis, kio aliflanke sekurigis lian elekton kiel "tory" parlamentano el la "rotten borough" Hindon la 30an de Marto 1761. En Novembro 1765 li publikigis la unuan el kvar volumoj de Commentaries on the Laws of England, konsiderata lia magnum opus (ĉefverko); la kompleta verko havigis al Blackstone 14 000 pundojn (1 961 000 de 2021). Post ripetaj malsukcesoj, li sukcesis ricevi nomumon kiel juĝisto de la tribunalo "Court of King's Bench" la 16an de Februaro 1770, kion li lasis por anstataŭi Edward Clive kiel juĝisto de la tribunalo "Common Pleas" en la 25a de Junio. Li restis en tiu posteno ĝis sia morto, la 14an de Februaro 1780.

La kvar-voluma Commentaries de Blackstone estis planita por havigi kompletan trarigardon de la angla juro kaj estis tre ripete republikigita en 1770, 1773, 1774, 1775, 1778 kaj en postmorta eldono en 1783. Represoj de la unua eldono, intencitaj por praktika uzado pli ol por antikvaĵa intereso, estis publikigitaj ĝis la 1870-aj jaroj en Anglio kaj Kimrio, kaj laborversio de Henry John Stephen, unufoje publikigita en 1841, estis represita ĝis post la Dua Mondmilito. En Usono, la Commentaries influis super gravuloj kiel Alexander Hamilton, John Marshall, James Wilson, John Jay, John Adams, James Kent kaj Abraham Lincoln, kaj restis ofte citita en la decidoj de la Supera Kortumo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Elements of Architecture (1743)
  • An Abridgement of Architecture (1743)
  • The Pantheon: A Vision (1747)
  • An Analysis of the Laws of England (1756)
  • A Discourse on the Study of the Law (1758)
  • The Great Charter and the Charter of the Forest, with other authentic Instruments (1759)
  • A Treatise on the Law of Descents in Fee Simple (1759)
  • Commentaries on the Laws of England (1766)
  • Reports in K.B. and C.P., from 1746 to 1779 (1780)