William Buckland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Buckland
Persona informo
William Buckland
Naskiĝo 12-an de marto 1784 (1784-03-12)
en Axminster
Morto 14-an de aŭgusto 1856 (1856-08-14) (72-jaraĝa)
en Islip
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Anglio vd
Alma mater Kolegio Corpus ChristiKolegio Winchester • Blundell's School • Kolegio Corpus Christi vd
Familio
Edz(in)o Mary Buckland vd
Infanoj Francis Trevelyan Buckland vd
Profesio
Okupo kuratoro • paleontologo • fizikistogeologobotanikisto • teologo • pastropastoro vd
Laborkampo paleontologiogeologioteologio • Megalosaurus • koprolito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William BUCKLAND (n. la 12-an de marto 1784, m. la 14-an de aŭgusto 1856) estis angla geologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Axminster, Devon kaj dum sia infanaĝo komencis kolekti fosiliojn. En 1801 li gajnis stipendion por studi ĉe Corpus Christi College, Universitato de Oksfordo. Li ankaŭ ĉeestis prelegojn de John Kidd pri kemio kaj mineralogio. En 1809 li iĝis fratulo de Corpus Christi Colege, kaj estis ordinata. Li faris multajn geologiajn ekskursojn tra Britio kaj Irlando kaj en aliaj eŭropaj landoj. En 1813 li sekvis John Kidd kiel preleganto en mineralogio de la Universitato de Oksfordo, kaj ofte prelegis en la Muzeo Ashmolean, aparte pri geologio kaj paleontologio. Li korespondis kun Georges Cuvier kaj aliaj eminentuloj.

En 1818 li iĝis fratulo de la Reĝa Societo de Londono, kaj en 1824 prezidanto de la Geologia Societo de Londono. La sekvantan jaron li demisiis de Corpus Christi College. Li planis iĝi pastro en Hampshire sed anstataŭe oni igis lin kanoniko de la katedralo Chirst Church, Oksfordo. Tiun decembron li edziĝis al Mary Morland, lerta pentristino kaj kolektantino de fosilioj. Ili mielmonatis en Eŭrope, renkontante geologojn kaj vizitante geologiajn lokojn. Mary helpis lin pri geologio. Ili havis naŭ idojn. Hejme ili kolektis multajn diverspecajn specimenojn.

William Buckland asertis ke li eksperimente manĝis ĉiuspecajn bestojn. Estas anekdoto ke unu tagon li vidis la koron de franca reĝo en arĝenta kesteto: ekkriante, "Neniam manĝis mi la koron de franca reĝo," li alprenis kaj glutis ĝin. Tiel malaperis la koro de Ludoviko la 14-a.

Kiam Charles Darwin revenis al Anglio post sia vojaĝo en HMS Beagle, William Buckland kuraĝigis lin.

En 1845 li iĝis dekano de Abatejo Westminster sed daŭe prelegis pri geologio en Oksfordo. En 1849 li ekmalsanis pro tuberkulozo de la spino, kiu iom post iom disvastiĝis al la cerbo. Li mortis en 1856.

Geologio[redakti | redakti fonton]

William Buckland estis tre eminenta geologo. Li multe kontribuis al la teorio de katastrofismo, tio estas, la kredo ke en la historio de la tero estis grandaj katastrofoj kiuj kaŭzis grandegajn kaj subitajn ŝanĝojn, kaj por la tersurfaco kaj por vivantaĵoj. Li kredis ankaŭ ke la tero ege aĝis, kaj ke inter la "komenco" de la unua verso de Genezo kaj la kreado de la nunaj bestoj estis longega periodo. Lia influo helpis persvadi multajn homojn, aparte en Britio, pri la longega historio de la tero.

Li verkis la unuan sciencan priskribon de dinosaŭro, pri megalosaŭro.