William Bullitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Bullitt

William Christian BULLITT, Jr. (nask. la 25-an de januaro, 1891 en Philadelphia; mortis la 15-an de februaro, 1967, Neuilly) estis usona diplomato, ĵurnalisto, novelisto kaj elokventa antikomunisto, unua ambasadoro de Usono en la Sovetunio.

Li laboris por Woodrow Wilson ĉe la Pariza Packonferenco de 1919. Komence de 1919, usona prezidento Woodrow Wilson sendis al Moskvo por analizi kiel forta estas la bolŝevika registaro. Bullitt partoprenis en specifa misiono - kun Lincoln Steffens - al la bolŝevika Rusio, kun la sveda komunisto Karl Kilbom. Hejmenveturante, Bullitt proponis rekonon de la soveta ŝtato. Ĉar li malsukcesis konvinki Wilson pri apogo de la rilatoj kun la bolŝevikoj, Bullitt rezignis pri sia pozicio ĉe la Wilson-a stabo.

Li poste reveturis al Usono, kie agadis kontraŭ la Traktato de Versailles en la Usona Senato.

Li estis unua ambasadoro de Usono en Sovetunio ekde 1933 ĝis 1936, poste li estis ambasadoro en Francio ekde 1936. En 1940 li reveturis al Usono.