William Carr Beresford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

William Carr Beresford /ˈwɪlɪəm kɑː ˈberɪsfəd/ (2-a de oktobro de 1768 - 8-a de januaro de 1854) militisto kaj politikisto brita kaj alta oficiro (marŝalo) en la armeo portugala.

Li estris unu de du brigadoj kiuj formis parton de la armeo per kiu la generalo Baird faris la konkeron de la Kabo de Bona Espero en januaro de 1806, ĝis tiam kolonio nederlanda.

Dum tri monatoj li estis guberniestro de la efemera kolonio brita de Bonaero en la epoko de la Britaj Invadoj al Rivero Plata (1806-1807). Li estis poste venkita kaj kapitulacis, sed poste konsilis al la generalo John Whitelocke por nova invadoklopodo, kie li ne partoprenis laŭ la terminoj de la kapitulaco. Poste li partoprenis en la Napoleonaj Militoj, kaptis la insulon Madejro kaj venkis en la batalo de La Albuera kontraŭ la francoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Roberts, Carlos, Las invasiones inglesas, Ed. Emecé, Bs. As., 1999.
  • Scenna, Miguel Ángel, Las brevas maduras. Memorial de la Patria, tomo I, Ed. La Bastilla, Bs. As., 1984.
  • Juárez, Roberto, Un golpe maestro: la evasión de Beresford en 1807, Todo es Historia, nro. 11.
  • Sierra, Vicente D., Historia de la Argentina, Ed. Garriga, Bs. As., 1973.
  • Ruiz Moreno, Isidoro J., Campañas militares argentinas, Tomos I y II, Ed. Emecé, Bs. As., 2004-2006.
  • Lozier Almazán, Bernardo, Martín de Álzaga, Ed. Ciudad Argentina, Bs. As., 1998.
  • Best, Félix: “Historia de las Guerras Argentinas“, Ed. Peuser, Bs. As., 1980.
  • López, Vicente Fidel, Historia de la República Argentina, Ed. Sopena. Bs. As., 1954.
  • Garzón, Rafael, Sobremonte, Córdoba y las invasiones inglesas, Ed. Corregidor Austral, Córdoba, 2000.
  • Arteaga, Juan José y Coolighan, María Luisa, Historia del Uruguay, Ed. Barreiro y Ramos, Montevideo, 1992.
  • Carrera. Héctor J. I. Caudillos en las invasiones inglesas, Todo es Historia, nro. 34.
  • Castello, Antonio E., Sobremonte, ¿culpable o inocente?, Todo es Historia, nro. 201.