William Cecil, Lordo Burghley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Cecil, Lordo Burghley
Persona informo
William Cecil
Naskiĝo 13-an de septembro 1520 (1520-09-13)
en Bourne
Morto 4-an de aŭgusto 1598 (1598-08-04) (77-jaraĝa)
en Westminster
Tombo St Martin's Church, Stamford vd
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Burghley House • Cecil House • Theobalds House vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater St John's College • Stamford School • The King's School, Grantham vd
Subskribo William Cecil, Lordo Burghley
Familio
Dinastio House of Cecil vd
Patro Richard Cecil vd
Patrino Jane Heckington vd
Edz(in)o Mildred Cooke • Mary Cheke vd
Infanoj Thomas Cecil, 1-a Grafo de ExeterRobert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury • Anne Cecil, Countess of Oxford • Elizabeth Cecil vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William Cecil, Lordo Burghley

William CECIL, 1-a Barono Burghley, angla politikisto (la 13-an de septembro 1520 - la 4-an de aŭgusto 1598).

Li naskiĝis ĉe Bourne, Lincolnshire, kaj estis la filo de Richard Cecil, posedanto de la bieno Burghley apud Stamford, kaj Jane Heckington. En 1535 li eniris St John's College, Universitato de Kembriĝo, kie li renkontis la edukistoj Roger Ascham kaj John Cheke. Li enamiĝis al Mary, la fratino de Thomas Cheke kaj la flino de Kembriĝa vin-komercisto, kun kiu li edziĝis en 1541 kontraŭ la voloj de sia patro. En 1542 Mary naskis Thomas, la estonta 1-a Grafo de Exeter. La sekvantan jaron Mary mortis. En 1546 li edziĝis kun Mildred, filino de Kavaliro Anthony Cooke kaj fama pro ŝia klereco. Per tiu eziĝo li akiris la subtenon de Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset kiu estis la plej influan nobelon dum parto de la rego de Eduardo la 6-a, kaj la Duko igis lin sia sekretario. Post la falo de la Duko en 1549, William Cecil mallonge maliberiĝis en la Turo de Londono, sed pro liaj klaraj kapabloj li baldaŭ regajnis favoron, kaj en 1550 oni nomumis lin unu el la du ŝtat-sekretarioj - trej supera ministra posteno. La sekvantan jaron li kavaliriĝis. Li perdis sian postenon kiam Maria la 1-a heredis la regnon. Antaŭ ties morto li komencis korespondon kun Elizabeta la 1-a, kiu nomumis lin sian ĉef-ministro en 1558. En 1571 la reĝino kreis lin Lordo Burghley: en 1572 li iĝis Lord-Trezoristo, postenon kiun li retenis ĝis sia morto. Tratute le regado de Elizabeta li konscience servis ŝin. Lia filo Robert sukcedis lin kiel ĉef-ministro.