William Congreve (dramisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Congreve
Persona informo
William Congreve
Naskiĝo 24-an de januaro 1670 (1670-01-24)
en Leeds
Morto 19-an de januaro 1729 (1729-01-19) (58-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Kilkenny College vd
Familio
Edz(in)o Henrietta Godolphin vd
Infanoj Mary Osborne, Duchess of Leeds vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkistotradukistoinĝeniero • libretisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William Conreve en 1709 (portreto de Godfrey Kneller)

William CONGREVE (n. la 24-an de januaro 1670, m. la 19-an de januaro 1729) estis angla verkisto kiu famas ĉefe pro siaj teatraĵoj.

Familio kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Bardsey, malgranda vilaĝo proksime al Leeds, Okcidenta Jorkŝiro, kaj estis filo de William Congreve kaj ties edzino Mary Browning. Li havis fratinon kiu entombiĝis en Londono en 1672.

Li infanis en Irlando, kien lia patro translokiĝis dum la regado de Karlo la 2-a. Li studis ĉe Trinity College (Dublino), kie li amikiĝis al Jonathan Swift. Poste li iris al Londono por studi juron, sed altiriĝis al literatura kariero. Li ege admiris la verkojn de John Dryden.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

Congreve havis plurajn malgravajn ŝtatpostenojn.

Li neniam edziĝis, sed ĝuis amrilatojn kun famaj nobelinoj kaj aktorinoj, inter kiuj estis Anne Bracegirdle kiu ĉefrolis en ĉiuj liaj teatraĵoj, kaj Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough), kiu estis filino de la generalo John Churchill (1-a duko de Marlborough), kaj de kies filino Mary (1723-1764) li onidire estis la patro.

Antaŭ 1710 li komencis suferi pro kataraktoj kaj podagro. Septembron 1728 li vundiĝis dum kaleŝakcidento kaj neniam resaniĝis. Li mortis en Londono en januaro 1729 kaj entombiĝis apud aliaj gravaj verkistoj en Abatejo Westminster.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De 1693 al 1700 li verkis kvin tre popularajn teatraĵojn:

  • The Old Bachelor (La Maljuna Fraŭlo), komedio, 1693
  • The Double Dealer (La Perfidulo), komedio, 1693
  • Love for Love (Amo interŝanĝe por Amo), komedio, 1695
  • The Mourning Bride (La Funebranta Novedzino), tragedio, 1697
  • The Way of the World (La Moroj de la Mondo), komedio, 1700

La komedioj eĉ nun ensceniĝas, aparte Love for Love kaj The Way of the World.

Post 1700 li verkis nur unu-du poemojn kaj plurajn tradukojn, inkluzive Monsieur de Pourceaugnac de Molière.