William Cowper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William Cowper

William COWPER (n. la 26-an de novembro 1731 - m. la 25-an de aprilo 1800) estis unu el la plej popularaj britaj poetoj de sia tempo. Li renovigis 18-a jarcentan naturpoezion per la priskribo de ĉiutaga vivo en la anglaj kamparoj.

Cowper plurfoje suferis de grava deprimo. Kvankam li trovis refuĝon en fervora, evangelista kristanismo, li ofte esprimis timon, ke li estis destinita al eterna damno. Oni ofte asocias lin kun la alia poeto John Newton, kiu verkis la himnon Amazing Grace.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]