William Cullen Bryant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Cullen Bryant

William Cullen BRYANT (* la 3-an de novembro 1794 en Cummington, Masaĉuseco, † la 12-an de junio 1878 en Novjorko) estis usona verkisto.

La filo de kuracisto jam kiel infano interesiĝis pri poezio, sed studis juron, laboris kiel advokato kaj poste kiel ĵurnalisto, i.a. en Eŭropo.

Famon li atingis per siaj vojaĝraportoj kaj per siaj poemoj, kiuj romantisme priskribas naturimpresojn, respegulante ankaŭ la puritanisman sintenon de la aŭtoro.

Listo de verkoj

  • Thanatopsis (poezio verkita 1811, eld. 1817)
  • Poems (poezio, 1821, 1832, 1834, 1836, 1839)
  • The Fountain (poezio, 1842)
  • The Whitefooted Deer (poezio, 1844)
  • Letters of a Traveller; or Notes of Things Seen in Europe and America (vojaĝraporto, 1850)
  • Thirty Poems (poezio, 1864)
  • Letters from the East (vojaĝraporto, 1869)

En Esperanto aperis