William Dunbar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William DUNBAR
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1460 (1460-03-21)
en Skotlando
Morto 21-an de marto 1520 (1520-03-21) (60-jaraĝa)
en Edinburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj skota vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Alma mater Universitato St. Andrews
Profesio
Okupo poeto • katolika sacerdoto • verkisto vd
Verkado
Verkoj The Golden Targe, The Flyting of Dunbar and Kennedy, The Ballade of Lord Bernard Stewart, The Tua Mariit Wemen and the Wedo, Lament for the Makars, Kynd Kittok kaj The Testament of Mr Andro Kennedy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William DUNBAR (ĉ.1460-ĉ.1520) estis skota poeto kaj inter la plej gravaj verkistoj de la skota renesanco.

Li studis ĉe Universitato St. Andrews antaŭ ol iĝi dominikano. Li vagadis en Francio. En 1501 li akompanis Robert Blackadder, la unua ĉefepiskopo de Glasgovo, dum ties misio al Anglio por pridiskuti pactraktaton. Li ricevis pension de la skota reĝo Jakobo la 4-a, kaj ĉeestis la skotan kortegon. En 1511 li akompanis Margaret Tudor, la edzino de Jakobo, al Aberdeen.

Pluraj el lia poemoj estas satiraj aŭ komikaj. Tamen li nun famas ĉefe pro du poemoj:

  • Lament for the Makars (Lamento por la bardoj), tre emocia poemo kiu enhavis la latinan refrenon "Timor mortis conturbat me" ("Timo de morto min timegas")
  • Poemo laŭde de Londono