William Harvey
El Vikipedio
- Por la samnoma esperantisto, vidu William Harvey.
William HARVEY (1-a de aprilo 1578 – 3-a de junio 1657) estis sciencisto kiu klarigis la cirkuladon de sango en la korpo.
Harvey estas konata kiel tiu homo kiu alportis, jes aŭ ne dezirata de li mem, la plej grandan ŝanĝon en la imago kiu ekzistis pri la sangocirkulado. Li estis ankaŭ tiu kiu efektive malkovris ke ekzistas cirkuladon. En lia libro exercitatio anatomica de motu cordis et sanguinis in animalibus el 1628 li priskribis kiel li faris ĉi tiun malkovron.