William Harvey (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la samnoma angla kuracisto, vidu William Harvey.

William HARVEY (harvi), estis angla esperantisto kaj ŝtatoficisto en administrejo de skotaj malliberejoj. Li naskiĝis la 5-an de oktobro 1860 en Coggeshall. Krom esti membro de la Lingva Komitato de Esperanto, li estis sekretario de la 18-a UK, prezidanto de Edinburga Esperanto-Societo (3-foje), prezidanto de Skota Esperanto-Federacio, dumlonge vicprezidanto kaj sekretario de la Ekzamena Komitato de Brita Esperanto-Asocio kaj unu el la tri kompilintoj de la "Edinburga" Vortaro. Aldone li tralegis presprovaĵojn de la Biblio en Esperanto, verkis artikolojn aŭ tradukojn por Lingvo Internacia, Literaturo, Heroldo de Esperanto, Internacia Scienca Revuo kaj aliaj periodaĵoj. Laŭ la informo pri li en la Enciklopedio de Esperanto de 1934, li faris multajn propagandajn paroladojn.