William J. Kirkpatrick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William James Kirkpatrick

William James KIRKPATRICK (27-a de februaro, 1838 – 20-a de septembro, 1921) estis usona komponisto, ĉefe konata pro siaj himnomuzikaj komponaĵoj. Li naskiĝis en Duncannon (Pensilvanio); la patro, Thomas Kirkpatrick, estis instruisto kaj muzikisto.

En 1854 William translokiĝis al Filadelfio por studi la muzikon kaj la ĉarpentistikon. Tie li studis voĉan muzikon sub profesoro T. Bishop. Kirkpatrick ludis interalie la violonĉelon, fajfilon, fluton, orgenon, kaj violonon. Li aliĝis al la eklezi-muzikaj societoj Harmonia Sacra kaj Societo Haydn, ekkonante tie multajn eminentajn komponistojn. En 1855 li fariĝis ĥorestro en metodista preĝejo. Ekde 1858, Kirkpatrick laboris kun A. S. Jenks, kiu helpis lin eldoni sian unuan himnokolekton, Devotional Melodies, en 1859. Per sia aktiveco en la societo Harmonia, li ekkonis d-ron Leopold Meignen, sub kiu li studis ĉefe la muzikan teorion kaj komponadon.

En 1861, Kirkpatrick edziĝis al sia unua edzino. Nelonge post la nupto, li aliĝis al la 91-a regimento de la Pensilvaniaj Volontuloj kiel flutetmajoro. En oktobro 1862 oni abolis tiun postenon. Li revenis Filadelfion kaj laboris kiel ĉarpentisto por vivteni la paron.

William J. Kirkpatrick mortis la 20-an de septembro, 1921, en Germantown (Pensilvanio). Lia tombo estas en Filadelfio.