William James Pirrie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William James Pirrie
primatoro de Belfast, proponinto de konstruado de Titanic
primatoro de Belfast, proponinto de konstruado de Titanic
Persona informo
Naskonomo William James Pirrie
Naskiĝo 31-a de majo 1847
en Kebeko, Kebekio, Kanado
Morto 6-a de junio 1924
en survoje sur maro
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Royal Belfast Academical Institution
Familio
Patro James Alexander Pirrie
Patrino Eliza Montgomery
Edz(in)o Margaret Montgomery Pirrie
Okupo
Okupo entreprenisto • politikisto
vdr

William James Pirrie naskiĝis la 31-an de majo 1847, mortis la 6-an de junio 1924. Pirrie naskiĝis en Kebekio, sed li vivis kaj elkreskis en Belfast. En sia dekkvina jaro post nesukcesoj en sia studado li koemncis kiel metilernanto en ŝipfarejo Harland and Wolff. Per sia propra laboremo li iom post iom tralaboris sin en ŝtupetaro de kariero pli alten kaj pli alten kaj li venis ĝis la nura pinto mem. Li fariĝis kompaniulo kaj pli poste eĉ plenumdirektoro kaj prezidanto de la firmao. Komence de la 20-a jarcento li faris grandan modernigon de la ŝipfarejo, kiu estis preparita konstrui ŝipojn ĝis tiu tempo de nevidata grandeco. En la jaroj 1899 ĝis 1907 li estis primatoro de Belfast kaj en la jaro 1907 li akiris titolon barono.

Tio estis Pirrie, kiu proponis al Ismay konstrui novajn ŝipojn, kiuj povus konkurenci al Mauretania kaj Lusitania de kompanio Cunard. Li ne nur elpensis Titanic-on kaj Olympic-on, sed ankaŭ li konstruis. Ambaŭ liaj ŝipoj estis liaj infanoj. Malgraŭ tio li ne partoprenis la fatalan navigacion kaj lia neĉeesto dum la tragedio estas ĝishodiaŭ ŝpinita de mistero. Li nome revokis nur senpere antaŭ la fornavigacio pro sankaŭzoj. Sed en la tempo, kiam Titanic estis forlasanta Brition, li estis viditan en unu pariza kasino kun nekonata virino. Multaj historiistoj faris el tiu ĉi evento aferon kaj preskaŭ pruvon pri tio, ke la pereo de ŝipo estis preparita. Sed verŝajne temis nur pri sensignifa am-afereto, kiu Pirrie ne volis tro vidigi.

La tragedio de Titanic mirinde neniel ŝanĝis la vivon de Pirrie. Li restis la plej potenca homo en la ŝipfarejo, lia socia prestiĝo plu ascendis. En la jaro 1921 li estis avancita je vikomto. Sed kiel pruvas materialoj pri firmao Harland and Wolf, lastaj jaroj de lia vivo estis markitaj per financaj problemoj kaj ŝuldoj. Pirrie mortis en la jaro 1924 survoje sur maro, kiam li estis revenanta el inspektvojo el suda Afriko.