William Jennings Bryan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Jennings Bryan
William Jennings Bryan
William Jennings Bryan
William Jennings Bryan

Williams Jennings BRYAN (n 19-an de marto 1860 en Salem, Illinois, Usono; m. 26-an de julio 1925 en Dayton, Tennessee, Usono) estis usona demokrata kaj populista politikisto, kiu trifoje kandidatiĝis por la prezidenteco de Usono.

Li estis gvidanta reprezentanto de la populista movado fine de la 19-a jc. kaj kiu kandidatiĝis en 1896 (kaj poste 1900, 1908) kiel demokratia politikisto por prezidenteco de Usono. Li provis defendi interesojn de la kamparanoj kontraŭ la potencaj industriistoj kaj fervojaj baronoj. Li volis ĉesigi al nuran orbazon kaj volis bimetalismon (oron kaj arĝenton). Li gravis en akcepto de reformoj kiel direkta elekto de senatoroj, enkonduka de enspeza imposto, establo de Laborafera Ministerio, malpermeso de alkoholkomerco, elekta rajto de la virinoj.


Ekde 5-a de marto 1913 ĝis 9-a de junio 1915, li estis eksterafera ministro de Usono sub prezidento Woodrow Wilson. En al 1920-aj jaroj, li estis plej konata kontraŭulo de la Darvinismo kaj ties evolua teorio. Li partoprenis kiel asistento de ŝtatadvokato en Scopes-proceso, en julio de 1925. Li iom post la proceso malsaniĝis kaj mortis.

Literaturo

  • Louis W. Koenig: Bryan: A Political Biography (1971)
  • P. E. Coletta: William Jennings Bryan (3 volumoj (1964–69)