William Karel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

William KAREL (nask. en 1940 en Tunizio) estas franca dokumentara filmisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Parizo, William Karel migris al Israelo kie li vivis dekon da jaroj en kibuco. Post reveno al Francio en 1981, li elektis la profesion de fotisto kaj laboris pli ol dek jarojn kiel fotoreportero por konataj foto-agentejoj, kiel Gamma (1972-1976) kaj Sygma (1976-1983). Poste li dediĉis sin al dokumentara realigo.

Depost la fino de la 1980-aj jaroj, William Karel realigis gravan serion da historiaj kaj politikaj dokumentoj pritraktante delikatajn temojn de la 20a jarcento: de la Rafle du Vel' d'Hiv' [1] realigita kun Blanche Finger ĝis la israela-araba konflikto, tra la politiko de IMF en Jamajko aŭ la historio de la ekstrem-dekstrularo en Francio, liaj dokumentaraj filmoj ĝuas je certa konsidero ĉe la televidaj kanaloj ARTE, France 2 kaj France 3.

Karel estas fakulo pri kulisoj de la regpovo, kaj li onidire havas ampleksegan adresaron. Li filme portretis multajn politikistojn inter kiuj Valéry Giscard d'Estaing, François Mitterrand, Jean-Marie Le Pen en Francio, kaj John F. Kennedy kaj George W. Bush en Usono.

Esploroj pri Usono konsistigas gravan parton el lia verkaro. Post Les Hommes de la Maison Blanche (La Homoj kaj la Blanka Domo. 2000), portretoj de usonaj prezidentoj en kriza periodo, William Karel esploris la sekreton de CIA en filmdokumentaro el tri partoj : CIA, Guerres secrètes (CIA, sekretaj militoj. 2003). Inspiron li trovis en libroj de Éric Laurent pri George W. Bush. Per tio li faris Le Monde selon Bush (La Mondo laŭ Bush. 2004), vera akuza dokumento kontraŭ la usona prezidento kies sukceso estis tuja : ĝi aperis en francaj kinejoj jam en junio 2004.

Post tridek jaroj je la servo de bildoj kaj reportaĵoj, iuj konsideris William Karel kiel "seriozan Michael Moore“. Tamen li ne emis limigi sin je klasika ĝenro. Li aŭtoris ankaŭ "Opération Lune" (Operaco Luno. 2002), t.e. falsa dokumentara filmo pri la spaca konkero, kiu miksas bildojn el arkivoj kaj falsajn atestojn - “dokumensogo“. Li emas rememorigi parolojn de la filmisto François Truffaut, laŭ kiu dokumentara filmo estas miloble pli mensoga kaj mensmanipula ol fikciaĵo, en kiuj ĉio estas dekomence malkaŝita.

En 2005, William Karel interesiĝis pri la memmortigo de la kontraŭterorista juĝisto Gilles Boulouque por la filmo La Fille du Juge (La Filino de la Juĝisto), realigita per arkivaĵoj kaj atesto de lia filino Clémence Boulouque.

En 2006, li unuafoje pritraktis la fikcion per "Poisson d'avril" (filmo, 2006)" [2], subjektiva kroniko de redakcio de televida ĵurnalo sub influo de la "sekureca" kampanjo okaze de la prezidenta baloto de 2002.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 1988 : De Gaulle ? Connais pas (De Gaulle ? Mi ne konas), elsendo Envoyé spécial, France 2.
  • 1989 : L'Argentine dans la crise (Argentino en la krizo), elsendo Envoyé spécial, France 2.
  • 1989 : Les juifs du bout du monde, Envoyé spécial, France 2.
  • 1992 : La Rafle du Vel-d'Hiv (Rastado de la Vintra Ciklodromo), elsendo La Marche du siècle, France 3.
  • 1992 : Les deux morts de Joseph Staline (La du mortoj de Josif Stalin), elsendo Planète chaude, France 3.
  • 1993 : La Guerre du Kippour (La Kipura milito), elsendo Les Brûlures de l'Histoire (La brulvundoj de la Historio), France 3.
  • 1993 : Sartre-Aron : 50 ans d'histoires (Sartre-Aron : 50 jaroj da historio), elsendo Les Brûlures de l'Histoire, France 3.
  • 1993 : John F. Kennedy. Les Brûlures de l'Histoire, France 3.
  • 1994 : Le FMI en Jamaïque (IMF en Jamajko), Grand Format, ARTE.
  • 1994 : La Nuit des Longs Couteaux (La nokto de la longaj tranĉiloj), Les Brûlures de l'Histoire, France 3.
  • 1995 : Une journée particulière : le 8 mai 1945 (Aparta tago : la 8an de majo 1945), Les Brûlures de l'Histoire, France 3.
  • 1995 : Albert Cohen (Kunrealigo kun Glenio Bonder), elsendo Un Siècle d'écrivains, France 3.
  • 1995 : Contre l'oubli (Kunrealigo kun Blanche Finger), elsendo Documents, France 2.
  • 1996 : Primo Levi, elsendo Un Siècle d'écrivains, France 3.
  • 1996 : Mourir à Verdun (Morti en Verduno), Les Dossiers de l'Histoire, France 3.
  • 1996 : La Cagoule [3] (La vizaĝkaŝilo), Les Dossiers de l'Histoire, France 3.
  • 1997 : Une terre deux fois promise : Israël-Palestine (Tero dufoje promesita : Israelo-Palestino), Les Dossiers de l'Histoire, France 3.
  • 1999 : Histoire d'une droite extrême (Historio pri ekstrema dekstrularo), Les Mercredis de l'Histoire, ARTE.
  • 1999 : Le Journal commence à vingt heures (La ĵurnalo komenciĝas je la 20a horo), La Vie en face, ARTE.
  • 2000 : Les Hommes de la Maison Blanche (La Homoj de la Blanka Domo), Les Mercredis de l'Histoire, ARTE.
  • 2001 : Conversation avec les hommes du Président (Konversacio kun la homoj de la Prezidento), TV-kanalo Histoire.
  • 2001 : François Mitterrand. Un mensonge d'État passé sous silence (François Mitterrand. Ŝtatmensogo prisilentigita), France 3.
  • 2002 : Valéry Giscard d'Estaing, le théâtre du pouvoir (Valéry Giscard d'Estaing, la teatro de la regovo, Les Dossiers de l'Histoire, France 3.
  • 2002 : Opération Lune (Operaco Luno), Les Mercredis de l'Histoire, ARTE.
  • 2003 : CIA, Guerres secrètes - 1947-1977, Opérations clandestines (CIA, Sekretaj militoj - 1947-1977, Kaŝaj operacoj), Les Mercredis de l'Histoire, ARTE.
  • 2003 : CIA, Guerres secrètes - 1977-1989, La fin des illusions (CIA, Sekretaj militoj - 1947-1977, La fino de la iluzioj), Les Mercredis de l'Histoire, ARTE.
  • 2003 : CIA, Guerres secrètes - 1989-2003, D'une guerre à l'autre (CIA, Sekretaj militoj - 1989-2003, De milito al alia), Les Mercredis de l'Histoire, ARTE.
  • 2004 : Le Monde selon Bush (La mondo laŭ Bush).
  • 2005 : La Fille du Juge (La Filino de la Juĝisto).
  • 2006 : Poison d'avril (filmo, 2006) (La aprila veneno), ARTE.
  • 2008 : Meurtres à l'Empire State Building (Murdoj en Empire State Building). Canal +.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Israelo-Palestino, une terre deux fois promise (Israelo-Palestino :Tero dufoje promesita). William Karel, Laurent Rucker. Parizo : Le Rocher. 1998

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rafle du Vélodrome d'Hiver : nazia amasa arestado de judoj cele al ties deportado al ekstermejoj okazinta la 16an kaj 17an de julio 1942 kadre de la “Opération Vent Printanier“ (Operaco Printempa Vento) en la Vintra Ciklodromo de Parizo kun helpo de francaj policistoj kaj ĝendarmoj.
  2. Poison d'avril : veneno de aprilo. Temas pri vortludo. En la franca "poison" kaj "poisson" signifas respektive "veneno" kaj "fiŝo". Krome, la 1a de aprilo estas kutima ŝercotago laŭdire aperinta en 1564 : oni anoncas malveran novaĵon, kaj se la kunparolanto(j) kredas ke temas pri veraĵo, tiam oni diras al li/ŝi "Poisson d'avril !" (Aprila fiŝo !)
  3. La Cagoule : ekstremdekstra grupo kiu aktivis en Francio dum la jaroj 1930.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Videoj[redakti | redakti fonton]

Pri "Le Monde selon Bush" (La Mondo laŭ Bush)

Pri "Poison d'avril"

Fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva Wikipedia.