William Makepeace Thackeray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Makepeace Thackeray
Persona informo
William Makepeace Thackeray
Naskiĝo 18-an de julio 1811 (1811-07-18)
en Kolkato
Morto 24-an de decembro 1863 (1863-12-24) (52-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Trinity College • Charterhouse School • Universitato de Kembriĝo vd
Subskribo William Makepeace Thackeray
Familio
Patro Richmond Thackeray vd
Patrino Anne Becher vd
Gefratoj Thomas Thackeray vd
Edz(in)o Isabella Gethen Creagh Shawe vd
Infanoj Anne Isabella Thackeray Ritchie • Harriet Stephen • Jane Thackeray vd
Parencoj Virginia Woolf vd
Profesio
Alia nomo Michael Angelo Titmarsh • George Fitz-Boodle • Ikey Solomons vd
Okupo verkisto • romanisto • prozisto vd
Verkado
Verkoj Vanity Fair
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Makepeace THACKERAY (n. la 18-an de julio 1811, m. la 24-an de decembro 1863) estis angla verkisto kiu famas precipe pro siaj romanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Thackeray naskiĝis en Kolkato, Barato, kie lia patro Richmond Thackeray estis oficisto de la Brita Orienthinda Kompanio. Li edukiĝis en Anglio. En 1829 li eniris Trinity College (Kembriĝo), sed li forlasis ĝin sendiplome la sekvantan jaron. Li vojaĝis tra la ĉefaj landoj de Eŭropo, renkontante Goethe, antaŭ ol studi - denove sendiplome - juron ĉe Londono.

Kiam li atingis 21 jarojn, li ricevis valorajn heredaĵojn kiujn li post ne longe plejparte perdis per vetado, malsukcesa financo de du novaj gazetoj, kaj la nesolventeco de du barataj bankoj. Por vivteni sin, li studis pentrarton en Parizo, sed tio ne iĝis lia profesio (kvankam li ilustris plurajn siajn verkojn).

La 20-an de aŭgusto 1836 li edziĝis al Gethin Shawe (1816-1893). Ili havis tri filinojn:

  • Anne Isabella (1837-1919), kiu iĝis verkisto
  • Jane (n. kaj m. 1837)
  • Harriet Marian (1840-1875)

Por vivteni sian familion Thackeray eniris literaturan karieron. Liaj unuaj verkoj eldoniĝis en revuoj.

Post la nasko de ŝia tria filino, lia edzino suferis pro depresio. Ĉar pro tio li ne povis verki hejme, Thackeray pasis multe da sia tempo aliloke, sed septembron 1840 li kaj lia edzino eliris al Irlando. Surŝipe ŝi klopodis dronigi sin, kaj ili revenis hejmen. Fine ŝi prizorgiĝis en Pariza kuracejo.

Thackeray:mem-karikaturo

Dum la frua 1840-a jardeko Thackeray eldonis plurajn librojn, sed tio kio ja furoris estis Vanity Fair, kiu aperis en partoj ekde januaro 1847. Dum la resto de sia vivo li ĝuis grandan literaturan sukceson. Dufoje li prelegis en Usono. En 1860 li nomumiĝis redaktoro de grava nova revuo, la Cornhill Magazine.

Dum la 1850-a jardeko li suferis pro uretra malsano. La 24-an de decembro 1863 li mortis pro ikto.

Ĉefaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Catherine (1839-1840)
  • The Luck of Barry Lyndon (1844)
  • Vanity Fair (1848: ĝenerale taksata kiel lia majstroverko)
  • Pendennis (1848)
  • The History of Henry Esmond (1852: historia romano)
  • The Newcomes (1855)
  • The Rose and the Ring (1855: porinfan-romano)
  • The Virginians (1857-1859)
  • The Adventures of Philip (1862)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]