William Miller (predikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William Miller

William MILLER (la 15-a de februaro, 1782 - la 20-a de decembro, 1849) estis usona baptista predikisto, kies sekvantojn oni nomis "Millerites" (Miller-anoj). Li fondis la movadon adventisman en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj per siaj prognozoj pri la dato de la baldaŭa reveno de Kristo sur la teron. La Sepataga Adventisma Eklezio, la Adventa Kristana Eklezio, kaj aliaj adventismaj grupoj rekte kreskis el la fiasko de la prognozoj de Miller en 1843-1844, kaj ankaŭ la movadoj de la Bibliaj studantoj (Russell-anoj) kaj la Atestantoj de Jehovo havas radikojn en la postlasaĵoj de Miller.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

William Miller naskiĝis en Pittsfield (Masaĉuseco). Kiam li havis kvar jarojn, lia familio transloĝiĝis al Low Hampton (Novjorkio). Lia patrino instruis lin hejme ĝis lia 9-a jaro, kiam li eklernis en la ĵus establita distrikta lernejo. Ŝajne li ne studentis post la 18-jaraĝo, kvankam li daŭre legadis, prunteprenante librojn de diversaj proksime loĝantaj eminentuloj.

En 1803, Miller edziĝis al Lucy Smith kaj iris loĝi en ŝia hejmvilaĝo, Poultney (Vermonto), kie li ekagrikulturis. Dum sia loĝado en Poultney li elektiĝis al diversaj oficoj en la loka registaro. Li servis en la vermonta milico, komisiiĝinte leŭtenanto en 1810. Ĝis tiam li prosperis, akirante domon, terenon kaj almenaŭ du ĉevalojn.

Ne longe post la transloĝiĝo al Poultney, Miller (estinte baptisto) fariĝis deisto. En sia aŭtobiografio (Apology and Defence, p. 24) Miller skribis: "Mi ekkonis la ĉefajn virojn en tiu vilaĝo [Poultney], kiuj konfesis sin deistoj; sed ili estis bonaj civitanoj, kondutante morale kaj serioze. Ili metis en miajn manojn la verkojn de Voltaire, David Hume, Thomas Paine, Ethan Allen, kaj aliaj deismaj verkistoj."

Miller aktivis ankaŭ en framasonismo, kaj restis post sia rebaptistiĝo (1816) simpatia al la framasonoj, kvankam ŝajne ne plu aktiva en iliaj rondoj.

Militservo kaj "miraklo"[redakti | redakti fonton]

Lia rekonvertiĝo al baptista kristanismo ŝajne komenciĝis dum la Milito de 1812, kiam li partoprenis batalon en kiu malgranda nombro da usonanoj venkis multe plimultnombran britan soldataron. Li rigardis tiun rezulton kiel miraklon, do malpruvo de la deisma doktrino pri la distanco kaj aparteco de Dio disde homaj aferoj. Li poste skribis, "Ŝajnis al mi ke la Plejalta Estanto nepre devis superrigardi la interesojn de tiu ĉi lando en speciala maniero, kaj savis nin el la manoj de niaj malamikoj. ... Tiel surpriza rezulto, ... ja ŝajnis al mi kvazaŭ la verko de pli forta potenco ol la homo." (Memoirs of William Miller, Sylvester Bliss, p. 52-53).

Religiaj opinioj[redakti | redakti fonton]

Nelonge post la milito (la armeo maldungis lin je la 18-a de junio, 1815), Miller retransloĝiĝis kun sia familio al Low Hampton. Dum tiu ĉi periodo Miller obsediĝis pri la demandoj pri morto kaj postmorta vivado. Tion motivis la lastatempaj mortoj de liaj patro kaj fratino, kaj liaj spertoj kiel soldato en la milito.

En tiu periodo li denove frekventis la baptistan preĝejon, kaj post iom da tempo spertis emocian konvertiĝon dum laŭtlegado de prediko.

Celante konvinki siajn deistajn amikojn pri siaj novaj kredoj, Miller ekstudis la Biblion tre detale, provante ellabori harmoniigojn de la ŝajnaj kontraŭdiraĵoj en la teksto. Dum tiu zorga trastudado de la Biblio, versiklon post versiklo, li konvinkiĝis, ke la postmiljarismo ne estas laŭbiblia, kaj ke bibliaj profetaĵoj rivelas la tempon de la Dua Advento de Kristo.

Bazante sian kredon ĉefe sur Daniel 8:14: "Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita" kaj kalkulante jaron por ĉiu tago, Miller konkludis ke la resanktigo de la sanktejo reprezentas la purigon de la tero per fajro ĉe la Dua Advento. Krome, Miller konvinkis sin ke la 2300-taga/jara periodo komenciĝis en la jaro 457 a.K. kiam la persa reĝo Aĥasveroŝ ordonis rekonstruigi Jerusalemon. Simpla aritmetika kalkulado montris, ke tiu ĉi epoko finiĝos, kaj sekve ke Kristo revenos, en 1843. Miller skribis: "Mi tiel kondukiĝis... al la solena konkludo, ke ĉirkaŭ 25 jarojn post tiu tempo (1818) ĉiuj aferoj de nia nuna stato finiĝos." (Apology and Defence, p. 11-12).