William Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William MORRIS

William MORRIS (1834 – 1896) naskiĝis en Walthamstow apud Londono.

Li estis unu el la ĉefaj fondintoj de la "Movado por Artoj kaj Metioj" en Britio kaj estis plej bone konata kiel desegnisto de murpaperoj kaj ŝtofoj.

Li ankaŭ estis verkisto kaj frua fondinto de la socialisma movado en Britio.

En 1877 li fondis "La Societon por la Protektado de Antikvaj Konstruaĵoj".

En 1890 li fondis la "Kelmscott Eldonejon" por plibonigi presadon kaj la desegnadon de libroj. Li ankaŭ kreis tre klarajn litertipojn.

Morris kaj lia filino estis inter la unuaj socialistoj en Britio kaj laboris rekte kun Marx kaj Engels.

Inter aliaj li verkis News from Nowhere (Novaĵoj de Nenie) – utopia romano pri socialisma socio.

Eksteraj ligiloj