William Motter Inge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Motter Inge

William Motter INGE (naskiĝis la 3-an de majo, 1913 en Independence, Kansaso, suicido la 10-an de junio, 1973 en Losanĝeleso) estis usona verkisto.

Lia verkaro konsistas el psikologie profundaj dramoj kaj romanoj. Liaj protagonistoj estas ĉefe solecaj homoj kun malfacilaj seksaj rilatoj. Kelkaj verkoj de William Motter INGE estas tre sukcese filmigitaj.

En la jaro 1953 li pro Picnic gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1961 li gajnis Oskaron pro sia scenaro Splendor in the Grass.

Listo de verkoj

  • Come Back, Little Sheba (dramo, 1950; filmo, 1953)
  • Picnic (dramo, 1952; filmo, 1956)
  • Bus Stop (dramo, 1955; filmo, 1956)
  • The Dark at the Top of the Stairs (dramo, 1957)
  • A Loss of Roses (dramo, 1959)
  • Splendor in the Grass (filmscenaro, 1961)
  • Natural Affection (dramo, 1963)
  • Where's Daddy? (dramo, 1966)
  • Good Luck, Miss Wyckoff (romano, 1970)
  • My Son is a Splendid Driver (romano, 1971)