William Parr (1-a grafo de Essex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Parr

William PARR (n. ĉ. 1512, m. la 28-an de oktobro 1571) estis frato de Catherine Parr, la sesa edzino de Henriko la 8-a (Anglio).

Liaj gepatroj estis Kavaliro Thomas Parr de Horton House, Northamptonshire, kiu devenis de Eduardo la 3-a (Anglio), kaj ties edzino Maud Green. Thomas Parr estis ŝerifo de Northamptonshire kaj ministro de Henriko la 8-a; Maud Green, Damo Parr, servis en la domanaro de Katerino de Aragono, la unua edzino de Henriko la 8-a. William Parr havis du fratinojn, Catherine, kiu iĝis la sesa edzino de Henriko la 8-a, kaj Anne.

La 9-an de februaro 1526 William edziĝis al Anne Bourchier (7-a Baronino Bourchier). En 1542 tiu forkuris kum amoranto kaj la 17-an de aprilo 1543 per akto de la parlamento la geedziĝo nuliĝis kaj oni deklaris ke la idoj de Anne nelegitimis. William Parr ricevis la bienojn de sia antaŭa edzino. Dume, ekde 1541, William loĝis kune kum amantino Elizabeth Brooke, edzino de la poeto Thomas Wyatt kiu mortis la sekvantan jaron.

Julion 1543 lia fratino Catherine edziĝis al Henriko la 8-a. La 23-an de decembro tiun jaron William Parr ricevis la rangon grafo de Essex. En 1547 li iĝis ankaŭ markizo de Northampton. Eduardo la 6-a (Anglio) priskribis William kiel sia "tre amata onklo".

Somere de 1548 William Parr kaj Eizabeth Brooke sekrete geedziĝis. Pro politikaj kialoj (William subtenis Jane Grey kiel reĝino de Anglio post la morto de Eduardo la 6-a), oni deklaris la nupton nevalida en 1553, kiam oni senigis William de liaj nobelaj titoloj, kaj denove valida en 1558, post la surtroniĝo de Elizabeto la 1-a. En 1559 oni restaŭris al William la nobelajn rangojn.

Lia dua edzino Eizabeth mortis en 1565. En 1571, kvin monatojn antaŭ sia morto, li denove edziĝis, al Helena Snakenborg, sveda nobelino. Li mortis senide.