William Parsons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Parsons

William PARSONS, 3-a grafo de Rosse (naskiĝis la 17-an de junio 1800 en Jorko, mortis la 31-an de oktobro 1867 en Birr-Castle), estis irlanda astronomo.

Vivo

Ĝis la morto de sia patro li nomiĝis Lord Oxmantown, ekde tiam tria Earl of Rosse. Ekde la jaro 1818 li studis ĉe la universitato de Dublino kaj poste (1819) ĉe la universitato de Oksfordo (Magdalen College). Jam en 1824 li membriĝis ĉe la Royal Astronomical Society. Inter 1848 kaj 1854 li estis prezidanto de la Reĝa Societo de Londono kaj ekde 1862 administra estro (kanceliero) de la universitato Dublino.

Lord Rosse okupiĝis ankaŭ pri sociaj taskoj kaj provis helpi la malriĉulojn en Irlando.

Kun Mary Wilmer-Field, kiun li edzinigis en la jaro 1836, li havis kvar filojn. William Parsons mortis je la 31-a de oktobro 1867 en sia kastelo Birr-Castle.

Sciencaj laboroj

En la jaro 1826 William Parsons konstruis sur la tereno de Birr-Castle observatorion. La instrumentoj estis faritaj laŭ lia persona instrukcio.

Desegnaĵo de la Whirlpool-M 51 de Lord Rosse

Parsons ĉefe interesiĝis pri ekstergalaksiaj nebulozoj, flanke pri la temperaturo de la lunsurfaco. Per siaj grandaj teleskopoj li eltrovis, ke multaj nebulozoj estas malproksimaj stelamasoj.

Literaturo

  • Letters on the state of Ireland (London 1847).

Eksteraj ligiloj