William R. Timken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La persono de tiu ĉi artikolo naskiĝis en 1938. Alia usona entreprenisto William Robert TIMKEN, supozeble lia avo, naskiĝis en 1866; li estis kolektanto de eŭropaj artaĵoj.

William R. Timken
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1938 (1938-12-21) (85-jaraĝa)
en Canton
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Stanfordekonomika altlernejo HarvardUniversitato Harvard • Phillips Academy vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo entreprenisto • diplomatoambasadoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Robert TIMKEN, naskiĝinta en 1938 en Canton en Ohio, fojfoje nomata "la pli juna" (angle "jr."), estas usona entreprenisto pri ŝtalaj duonproduktoj kaj grava subtenanto de la Usona Respublikana Partio. Li estas ambasadoro de Usono en Germanio, ekde 15-a de aŭgusto 2005.

Timken estas diplomita ĉe la Universitato Harvard. Ĝis 2003 li estis estro de sia samnoma entrepreno kaj nun estro de ties kontrola konsilio. Li krome estas estrarano de Dibold Industries, firmao, kiu interalie produktas maŝinojn por la nombrado de balotiloj. Tiuj maŝinoj estas uzataj en la elektado de la usonaj prezidantoj.

En 2000 Timken donacis 260 000 dolarojn por la elekta kampanjo de George W. Bush. Tiu sekve proponis lin kiel estron de Security Investor Protection Cooperation, asekura korporacio de industriaj entreprenoj, kaj nun kiel ambasadoron. Timken havas germanan praavon Henry, kiu en 1838 elmigris de Bremeno, sed mem ne havas rilatojn al Germanio kaj ne parolas la germanan. Pri tio li egalas al sia antaŭulo, eksa senatano Daniel Coats.

En 2003 Timken ricevis la medalon Henry Laurence Gantt pro elstaraj sukcesoj en direktorado kaj servoj al la komunumo. Li estas kavaliro de la Honora Legio de Francio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.