William Randolph Hearst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William Randolph Hearst cph 3a49373.jpg

William Randolph Hearst (29-an de aprilo 1863, San-Francisko - 14-an de aŭgusto 1951, Beverly Hills) estis ĵurnalisto, eldonisto, reklamisto, entreprenisto, investisto, politikisto kaj magnato de la usonaj amaskomunikiloj, kiu iĝis unu el la plej potencaj figuroj de la politika kaj entreprena sceno de tiu lando.

Hearst konsolidiĝis kiel unu el la plej grandaj entreprenaj imperioj de la historio, posedinte entute 28 naciskalajn ĵurnalojn, inter ili Los Angeles Examiner, The Boston American, The Atlanta Georgian, The Chicago Examiner, The Detroit Times, The Seattle Post-Intelligencer, The Washington Times, The Washington Herald kaj lia ĉefa ĵurnalo The San Francisco Examiner, krom la posedo de eldonejoj, kompanioj kaj radistacioj, revuoj kiel Cosmopolitan, Town and Country kaj Harper's Bazaar, inter multaj aliaj.

Amplekse konata pro la uzado de la komunikiloj kiel politikaj iloj, krom esti la fama kiel pioniro de la flava ĵurnalismo, per kiu li estigis skandalojn kaj manipuladon de la informoj por atingi komercajn kaj politikajn interesojn, el kiuj la plej menciinda estis la interveno por ke komencu la Hispana-usona milito kaj lia kampanjo kontraŭ la Meksika revolucio, unue por subteni la reĝimon de Porfirio Díaz kaj poste tiu de Victoriano Huerta, pro la kvanto de propraĵoj kaj farmbienoj kiujn li posedis en Meksiko.

Dezirante iĝi politkisto, Hearst atingis plurajn publikajn postenojn, uzante ĉiujn ilojn pri kiuj li disponis. Li sukcese estis elektita de la Demokrata Partio (Usono), kiel membro de la Ĉambro de Reprezentantoj de la Kongreso de Usono, por la periodo 1903-1905 kaj poste estis reelektita por 1905-1907, sed malvenkis en lia celo iĝi urbestro de Novjorko kaj denove kiam li volis iĝi prezidanto de Novjorkio. Post tio, li ne plu rekte intervenis en politiko.

La historio de Hearst, plena de ambicioj, ekstravagancoj, despotaĵoj kaj arbitraĵoj, estis filmita de Orson Welles, en la filmo Citizen Kane, kies Hearst mem intencis eviti publikan lanĉadon. Tamen, la filmo ricevis la Oskaron.