William Robert Ogilvie-Grant

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Robert Ogilvie-Grant (25a Marto 1863 – 26a Julio 1924) estis skota ornitologo.

Kariero

Ogilvie-Grant estis edukita ĉe Cargilfield kaj Fettes, Edinburgo, kie li studis zoologion kaj anatomion. En 1882 li iĝis helpanto ĉe la Muzeo pri natura historio de Londono. Li studis iktiologion kun Albert C. L. G. Günther, kaj en 1885 li provizore ekzorgis pri la Ornitologia Sekcio dum la vizito de Richard Bowdler Sharpe al Hindio. Li restis en tiu fako, eventuale iĝante Zorgisto de Birdoj el 1909 al 1918.

Li ankaŭ sukcedis post Bowdler Sharpe kiel eldonisto de la bulteno de la British Ornithologists' Club, posteno kiun li plenumis dum 1904-1914.

Ogilvie-Grant faris multajn kolejtajn veturojn, ĉefe al Sokotro, Madejro kaj Kanarioj.

Referencoj

  • Mullens kaj Swann - A Bibliography of British Ornithology