William Russell (negocisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Russell
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1740 (1740-11-11)
en Birmingham
Morto 26-an de januaro 1818 (1818-01-26) (77-jaraĝa)
en Upton-upon-Severn
Tombo Katedralo de Sankta Filipo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo komercisto
vdr

William RUSSELL (n. la 11-an de novembro 1740 - m. en 1818) estis angla unitarista disidento kaj negocisto el la urbo Birmingham. Li estis kara amiko de la politika teoristo Joseph Priestley. William Russell subtenis novan, pli racieman kristanismon.

Li, kune kun Priestley, postulis la finon de civilaj restriktoj por religiaj disidentoj en Anglio.