William Ruxton Davison
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 31 Jul. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
William Ruxton Davison (mortis en 1893) estis brita ornitologo kaj kolektisto.
Davison estis zorgisto de la Muzeo Raffles en Singapuro el 1887 al 1893. Antaŭ tio Davison laboris kiel kolektisto por Allan Octavian Hume. Li veturis je la konto de Hume en Tanintario (Birmo) en la 1870-aj jaroj kaj kolektis tie 8,600 specimenojn. La rezulto de tio estis publikita en kuna artikolo de Davison kaj Hume, A Revised List of the Birds of Tenasserim (1878). Li estis konsiderata unu el la plej bonkvalitaj kamponaturalistoj de sia epoko.[1]
Davison estas rememorata en la nomo de la Blankanuka ibiso, Pseudibis davisoni, kaj en subspecio de la Java flugosciuro.
Notoj [redakti]
- ↑ Duff, Sir Mountstuart Elphinstone Grant. (1899). Notes from a Diary: Kept Chiefly in Southern India, 1881-1886, Volume 1. John Murray, London.
Referencoj [redakti]
- Mearns', Barbara kaj Richard (1998). The Bird Collectors. Academic Press (London) : xvii + 472 p.

