William S. Benson

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Benson el lia Universala Esperanto-Metodo (1932)

William Sol BENSON (naskita en 1877 en Kievo, Rusio; mortis la 20-an de oktobro 1945) estis usona esperantisto. Li eliris el Rusio al Usono en 1889.

Kuracisto en Newark, Nov-Ĵerzejo, Doktoro Benson estis aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de Esperanto kaj posedanto de Benson School of Esperanto. Li verkis 10 kajerojn de Universala Esperantistigilo, 1925-1927 kaj la grandiozan Bensona Universala Esperanto-Metodo, 1932, eldonitan en tiu eldonejo.

Membro de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj.

Verkoj [redakti]

  • Benson School of Esperanto (22 p.)
  • Dr. Benson's personal mail course practical Esperanto
  • Universala Esperantistigilo (1925)
  • Universala Esperanto-metodo (1932)
  • Practical Esperanto by Dr. Benson (1925-1932)
  • Universala propagandilo: specimena leciono (1928, 22 p., ilustr.)

Eksteraj ligiloj [redakti]