William Sears

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Sears
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1911 (1911-03-28)
en Duluth
Morto 25-an de marto 1992 (1992-03-25) (80-jaraĝa)
en Tucson
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo verkisto
vdr

William Sears (n. la 28-an de marto 1911 - m. la 25-an de marto 1992) estis Mano de la Afero de Dio, verkisto kaj populara televid- kaj radiostelulo. En 2010, li estis honorita ĉe la Dawn Breakers International Film Festival pro atingado de plejboneco kiel profesia amaskomunikisto.

Sears geedziĝis dufoje kaj havis du infanojn. Lia unua edzino, Kathleen Sears, mortis, forlasante lin kun du infanoj kiujn lia dua edzino Marguerite Reimer Sears vartis. Marguerite ankaŭ prezentis al li la Bahaan Kredon kaj skribis libron pri lia vivo.

Sears aŭdis pri la Bahaa Kredo pere de sia edzino antaŭ ol ili geedziĝis. Li priesploris la religion dum ili estis geedzoj kaj iĝis bahaa malmultajn jarojn poste. Kiam bahaanoj estis alvokitaj por tutmondigi la religion, Sears kun sia edzino kaj du infanoj vojaĝis al Afriko kie ili restis dum proksimume dek jaroj. Sears estis nomumita Mano de la Afero de Dio de Shoghi Effendi en la lasta kontingento de Manoj antaŭ sia morto en 1957.

Sears estis usona televida kaj radia stelulo. Li komencis kiel sportdissendanto kaj estis ĉe la pinto de sia kariero kiam li forlasis la komercon por transloĝiĝi al Afriko. Li havis popularan televidspektaklon "En la Parko" kiu estis elsendita de 1951 al 1953.