William Shakespeare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Shakespeare
Persona informo
William Shakespeare
Naskiĝo (baptita) la  23-an de aprilo 1564(nun 1564-04-23)
en Ŝablono:Flagikono Stratford-upon-Avon, Anglio
Morto 26-an de aprilo 1616
en Ŝablono:Flagikono Stratford-upon-Avon, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per nekonata valoro • malsano vd
Tombo Holy Trinity Church vd
Nacieco angla
Lingvoj frua moderna angla lingvo • brita anglaangla vd
Loĝloko Stratford-upon-Avon vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater King Edward VI School, Stratford-upon-Avon vd
Subskribo William Shakespeare
Familio
Patro John Shakespeare vd
Patrino Mary Shakespeare vd
Gefratoj Joan Shakespeare • Edmund Shakespeare • Gilbert Shakespeare • Richard Shakespeare • Anne Shakespeare • Margaret Shakespeare • Joan Shakespeare vd
Edz(in)o Anne Hathaway
Infanoj Susanna Hall
Hamnet Shakespeare
Judith Quiney
Profesio
Okupo poeto, dramverkisto, aktoro
Laborkampo beletro • teatro • English drama • dramopoezio • aktorado vd
Verkado
Literatura movado Elizabeta teatro
Verkoj Hamleto ❦
Romeo kaj Julieta ❦
Kiel plaĉas al vi ❦
Makbeto ❦
Somermeznokta sonĝo ❦
sonetoj de Ŝekspiro ❦
La dresado de la megero ❦
La du sinjoroj el Verono ❦
Reĝo Johano ❦
Rikardo la Dua ❦
Henriko la Kvara, Parto 1 ❦
Henriko la Kvara, Parto 2 ❦
Henriko la Kvina ❦
Henriko la Sesa, Parto 1 ❦
Henriko la Sesa, Parto 2 ❦
Henriko la Sesa, Parto 3 ❦
Rikardo Tria ❦
Henriko la Oka ❦
Perditaj amopenoj ❦
La venecia komercisto ❦
Multa bruo pri nenio ❦
La Gajaj Edzinoj de Vindsoro ❦
Dek-dua nokto ❦
Ĉio bonas kio finiĝas bone ❦
Mezuro por mezuro ❦
Tito Androniko ❦
Julio Cezaro ❦
Otelo ❦
La Tragedio de Reĝo Lear ❦
Antonio kaj Kleopatro ❦
Koriolano ❦
Timono de Ateno ❦
Trojlo kaj Kresida ❦
Cimbelino ❦
La Vintra Fabelo ❦
Periklo princo de Tiro ❦
La Ventego ❦
La Du Nobelaj Parencoj ❦
La komedio de eraroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23an de aprilo 1616), estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo.

Li verkis entute 38 teatraĵojn, 154 sonetojn, du longajn poemojn kaj kelkajn aliajn poemojn. Kiel kultura kaj lingva fonto en la anglalingva mondo, nur la Biblio estis pli influhava ol li. Liaj verkoj estas tradukitaj en ĉiuj grandaj lingvoj kaj oni ludas ilin pli ofte ol la teatraĵojn de iu alia dramisto.

Vivo

Fruaj jaroj

La naskiĝdomo de Shakespeare

Shakespeare naskiĝis kaj elkreskis en Stratford-upon-Avon. Kiam li estis 18-jaraĝa, li edziĝis kun Anna Hathaway, kiu naskis al li tri gefilojn: Susanna kaj ĝemelojn Hamnet kaj Judith.

Perditaj jaroj

Pri la ĉirkaŭ ok jaroj de 1584/85 ĝis 1592, kiuj estas ofte nomitaj la "perditaj jaroj" [1] en la anglalingva literaturscienco, oni preskaŭ nenion scias pro mankantaj fontoj. La termino "lost years" (perditaj jaroj) estis nomita erariga (misnomer) [2], ĉar ĝi implicas, ke oni sciu multe pli pri la cetera vivotempo de Ŝekspiro. Sed tia tute ne estas. Pro manko de fontoj, estiĝis tiel pli kaj pli da legendoj.

Inter la jaroj 1585 kaj 1592 li komencis labori en Londono kiel aktoro kaj verkisto, al li ankaŭ apartenis parto de la Londona kompanio titolita "La viroj de lordo Chamberlain" (angle: Lord Chamberlain's men), kiu poste estis konata kiel "La viroj de la reĝo" (angle: King's men).

Finaj jaroj

Li revenis al Stratford ĉirkaŭ la jaro 1613 kiel riĉulo kaj tie li mortis tri jarojn poste, 52-jaraĝa.

Ŝekspiro estis entombigita en la Holy Trinity Church. Sur la ŝtonplato, kiu indikas lian tombon, estas jena surskribo:

GOOD FREND FOR JESUS SAKE FORBEARE,
TO DIGG THE DVST ENCLOASED HEARE.
BLESTE BE THE MAN THAT SPARES THES STONES,
AND CVRST BE HE THAT MOVES MY BONES

Bona amiko, nome de Jesuo ne fosu
la polvon, kiu estis enŝlosita ĉi tie.
Benata estu tiu, kiu respektas tiujn ŝtonojn,
kaj malbenata tiu, kiu movas miajn ostojn.

Li mortis je la sama dato (ne en la sama tago, ĉar Britio uzis tiam la julian kalendaron) kiel Miguel de Cervantes. Tial, la 23-a de aprilo iĝis internacia librotago.

Rilate religian konfeson, kelkaj inklinas pensi ke li estis katolika. “Plicertigi” pri katolikeco de Williams Shakespeare ĵus alvenis opinio, tute respektebla, de Rowan Williams, ĉefepiskopo kaj primaso de la Anglikana Konfesio, kiu estas ankaŭ dokta klerulo pri literaturo (aprecatas lia biografio de Dostoevskij; li ankaŭ publikigis kolekton de siaj poeziaj tekstoj), kiu komunikis sian konvinkon dum la Hay Festival en Galles (majo-junio 2011): “Mi ne opinias ke devas multe nin interesi pozicii Shakespeare inter katolikoj aŭ protestantoj... sed mi opinias ke li havis postmedion katolikan kaj multajn amikojn katolikajn” (Avvenire, 3a de junio 2011, p. 28).

Verko

Shakespeare verkis siajn plej konatajn teatraĵojn inter la jaroj 1590 kaj 1613. Liaj fruaj verkoj estis precipe komedioj kaj historiaj ludoj. Tamen, post la jaro 1608 li komencis skribi tragediojn, ekzemple Makbeto, Hamleto kaj la reĝo Lear.

Multe da liaj verkoj estis plurfoje publikigitaj dum lia vivo kaj eĉ tiam Shakespeare estis tre populara, same kiel nuntempe, ĉar liaj teatraĵoj montras tre bonegan regadon de la lingvo kaj profundan komprenon de homoj.

Teatraĵoj

Historiaj teatraĵoj

Komedioj

Tragedioj

Fabelaj teatraĵoj

Poemoj

{Ligiloj al la Angla Vikifonto}

Oldo
 

Oldo grumbla kaj junec'
Ne loĝloke kunas;
Juno plenas je vivĝoj',
Oldon zorgoj punas.
Juno — jen somera tago,
Oldo — vintra plago;
Juno — jen somera ravo,
Oldo — vintra kalvo.
Juno ĉiam arlekenas,
Oldo spiri penas.

Jun' dancema, oldo vea;
Jun' sovaĝa, old' obea.
Juno arda kaj aŭdaca,
Oldo frida, fortolaca.
Oldon abomenas mi.
Jun' pro vi amsvenas mi.
Junulin', ho mia am'!
Oldo, mi vin spitas.
Ŝafistin', rapidu, jam
Laŭ mi vi tro hezitas.

William Shakespear
(Tradukis Pejno Simono[3])
Soneto 60a
 

Al bord' rulŝtona flusas ond-post-onde,
Marŝaŭme niaj horoj strebas limen;
La ĵusa kun pasinta ciklas ronde
En pena ĉen' antaŭen malproksimen.
Akuŝo en lumfask' de vivaŭroro
Mallerte rampas al maturo pinta;
Eklipsoj krozas kontraŭ ĝia gloro
Kaj velkodona iĝas Temp' kreinta;
Junecon flirtan Tempo tuj amputas
Kaj plugas sulkojn tra trajtar' anĝela;
Valoran doton de natur' ĝi glutas,
Prepare por falĉisto, la kruela.
Per vortoj varmaj vin versado mia
Protektu kontraŭ ties man' glacia.

William Shakespear
(Tradukis Pejno Simono[4])

En Esperanto aperis

  • Antonio kaj Kleopatro. (Antony and Cleopatra.) Tragedio en kvin aktoj. Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1947. - 95 paĝoj.
  • La dresado de la megero. (The taming of the shrew.) Tradukis Gerald C. Jervis. (Esperantaj kajeroj 10.) - Rotterdam 1988. - 136 paĝoj.
  • Epifanio, aŭ: Kiel vi volas. (Twelfth night, or: What you will.) Tradukis William Auld. - Glasgow: Eld. Kardo, 1977. - 71 paĝoj.
  • La gajaj edzinoj de Windsor. (The merry wives of Windsor.) Tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1948. - 89 paĝoj.
  • Hamleto, reĝido de Danujo. (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark.) Tradukis L. Zamenhof. (Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto 71.) - Nürnberg: Tümmel, 1894. - 136 paĝoj.
  • Hamleto, princo de Danujo. (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark.) Tradukis L. N. M. Newell. - La Laguna: Régulo, 1964. - 207 paĝoj.
  • Makbeto. (Macbeth.) Tradukis D. H. Lambert. - Paris: Hachette, 1908. - 160 paĝoj.
  • Otelo, la maŭro de Venecio. (The tragoedy of Othello, the moore of Venice.) Tradukis Reto Rossetti. - La Laguna: Régulo, 1960. - 207 paĝoj.
  • Romeo kaj Julieta. (An excellent conceited tragedie of Romeo and Juliet.) Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Heronsgate, Rickmannsworth: Esperanto Publ. Co., 1945. - 77 paĝoj.
  • Somermeznokta sonĝo. (A midsummer night's dream.) Tradukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1967. - 99 paĝoj.
  • La tempesto. (The tempest.) Tradukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1970. - 119 paĝoj.
  • La tragedio de Reĝo Lear. (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters.) Tradukis A. L. Curry kaj A. J. Ashley. - Dresden: Limpert, 1924. - 160 paĝoj.
  • La tragedio de Reĝo Lear. (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters.) Tradukis K. Kalocsay. - Rotterdam: UEA, 1966. - 160 paĝoj. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 6).
  • Trojlo kaj Kresida. (Troilus and Cressida.) Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1952. - 94 paĝoj.
  • La vintra fabelo. (The winter's tale.) Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2006. - 154 paĝoj.
  • La vivo de Henriko Kvina. (Henry V.) Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2003. - 158 paĝoj.
  • Rikardo Tria (Richard III) Tradukis John Francis, Glasgow, Eldonejo Kardo, 1980. - 146 p.

Notoj kaj referencoj

  1. A. Acheson: Shakespeare’s Lost Years in London. Brentano’s, New York 1920)
  2. R. E. Burkhart: Finding Shakespeare’s „Lost years”. Shakespeare Quarterly 1978
  3. Ŝablono:Pejnejo
  4. Ŝablono:Pejnejo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/04, paĝo 29: Shakespeare en Bohemio verkita de Krys Ungar.