William Shatner

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
William Shatner

William Shatner parolanta ĉe la 2005 STICCON (Star Trek Italia Klubo Kongreso)
Naskonomo William Alan Shatner
Naskiĝo 22-a de marto 1931
Montrealo, Kebekio
Kromnomo(j) Bill Shatner
Aktivaj jaroj 1950-nuntempo
Geedzo Gloria Rand
(1956–1969)
Marcy Lafferty Shatner
(1973–1994)
Nerine Kidd-Shatner
(1997–1999)
Elizabeth Anderson Martin
(2001-nuntempo)
Oficiala ttt http://www.williamshatner.com/

William SHATNER (naskiĝis la 22-an de marto 1931 en Montrealo, Kanado) estas produktoro, reĝisoro, verkisto kaj aktoro.

Shatner ekstudis komercon en la Universitato McGill en Montrealo, sed poste studis aktoradon. En 1956 li transloĝiĝis al Novjorko. Tie li laboris por televido kaj ĉe Broadway. Post kiam li aktoris en kelkaj televidaj filmoj, filmproduktoroj ekinteresiĝis pri li.

La unuan sukceson kiel aktoro Shatner havis en la filmo La fratoj Karamazov (1958). Vere mondfama li fariĝis en la 1960-aj jaroj pro la rolo de Captain James T. Kirk en la sciencfikcia filmserio Star Trek.

Menciinde ankoraŭ estas, ke li unufoje en sia aktora kariero uzis Esperanton: en la rolo de la juna soldato Marko en la filmo Incubus (1965). En tiu filmo evidentis lia franclingva akcento.