William Shockley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Shockley

William B(radford) SHOCKLEY (13-an de feburaro 1910, Londono, Anglio – 12-an de aŭgusto 1989, Palo Alto, Kalifornio, Usono) estis usona inĝeniero kaj instruisto, kiu ricvevis Nobel-premion pri fiziko en 1956 – kun John Bardeen kaj Walter H. Brattain pro esploroj pri duonkondukado kaj inventado de la transistoro.

Li studis fizikon en la Kalifornia Teknika Universitato (B. S., 1932) kaj Harvarda Universitato (Ph. D., 1936). Schockley iĝis en 1936 kunlaboranto de Bell Telephone Laboratories kj tie komencis tiajn eksperimentojn, kiuj kondukis al invento kaj konstruo de la tavola transistoro. Li laboris dum la dua mondmilito por la armeo.

Post la mondmilito, li gvidis la tranzistorfizikajn esplorojn ĉe Bell. Li iĝis en 1954 gastedukisto en Pasadena, ĉe la Kalifornia Teknika Universitato. Li laboris en 1954–55 en la Defenda ministerio, ekde 1955 ĉe Beckman Instruments, kie establis laboratorion por esplorado de la duonkondukaĵoj. Li instruis ekde 1958 en la kalifornia Stanforda Universitato, ekde 1963 kies profesoro de la teknikaj sciencaj. Li pensiiĝis en 1974, sed instruis plu.

Fine de la 1960-aj jaroj, li kaŭzis akran diskuton, riproĉon, ĉar li deklaris, ke la spirita kapablo de la diversa homrasoj estas diversaj, la nigruloj havas malpli da IQ, tiel ili estas pli senvaoraj ol blankuloj. Krom tio, li deduktis je tio, pli granda naska proporcio de la nigruloj malfruigis la evolucion.